Jan Campert | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1902 en Spijkenisse |
Morto | 12-an de januaro 1943 (40-jaraĝa) en Koncentrejo Neuengamme |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Patro | Petrus Remco Campert (en) |
Patrino | Johanna Maria Anna van Hall (en) |
Infano | Remco Campert |
Okupo | |
Okupo | poeto ĵurnalisto verkisto rezistobatalanto |
Jan Remco Theodoor Campert (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1902 en Spijkenisse, mortis la 12-an de januaro 1943) estis ĵurnalisto, teatra kritikisto kaj verkisto, kiu loĝis en Amsterdamo, Nederlando. Dum la germana okupo de Nederlando en la dua mondmilito Campert estis arestita pro pagita helpo al judoj fuĝi al Belgio. Li estis tenita en la koncentrejo Neuengamme, kie li mortis.
Campert estas plej konata pro sia poemo "De achttien dooden" ("La Dek ok Mortintoj"), priskribanta la ekzekuton de 18 rezistaj laboristoj (15 rezistantaj batalantoj kaj 3 komunistoj) fare de la germanaj okupantoj. Skribita en 1941 kaj surbaze de rakonto publikigita en la rezista nederlanda gazeto Het Parool, la poemo estis kaŝe eldonita en 1943 kiel poeziarto ("rijmprent", laŭvorte "rimpresaĵo") de tio, kio fariĝos eldonejo De Bezige Bij. Dumlonge la nederlanda publiko erare pensis ke li mem estis unu el la priskribitaj "Dek ok Mortintoj", kio tamen ne veras - temis pri organizantoj de ĝenerala striko en tuta Nederlando en februaro 1941 kontraŭ la naziaj okupantoj.
Li estis la patro de romanisto kaj poeto Remco Campert.
La Premio Jan Campert nomiĝas laŭ li.