Jane Sutherland | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de decembro 1853 en Nov-Jorko |
Morto | 25-an de julio 1928 (74-jaraĝa) en Melburno |
Tombo | Box Hill Cemetery (en) |
Ŝtataneco | Aŭstralio |
Familio | |
Patro | George Sutherland (en) |
Patrino | Jane Sutherland (en) |
Frat(in)oj | Alexander Sutherland (mul) , George Sutherland (en) kaj William Sutherland |
Parencoj | Margaret Sutherland (en) (nevino) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Jane SUTHERLAND (n. la 26-an de decembro 1853 - m. la 25-an de julio 1928) estis aŭstralia pejzaĝpentristo kaj pioniro de la liberaera pentradmovado en tiu lando. Ŝi cetere famiĝis kiel defendanto de profesiaj virinaj artistoj. Ŝi lernis pentradon per kursoj de pluraj famaj majstroj kiel Frederick McCubbin, Eugene von Guerard kaj George Folingsby.
Sutherland apartenis al grupo da pentristoj en Melburno, kiuj pli volonte plenumis verkojn ekster siaj atelieroj. Ŝi interalie pentris pejzaĝojn de la regionoj ĉirkaŭ Alphington, Templestowe kaj Box Hill en Viktorio.
Sutherland estis unu el la artinstruistoj de pentristino Florence Fuller.