Janet Jagan | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Janet Jagan | |||||
Naskonomo | Janet Rosalie Rosenberg | ||||
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1920 en Ĉikago | ||||
Morto | 28-an de marto 2009 (88-jaraĝa) en Ĝorĝtaŭno | ||||
Mortis per | Kardivaskulsistema malsano ![]() | ||||
Tombo | Ĝorĝtaŭno ![]() | ||||
Ŝtataneco | Usono Gujano ![]() | ||||
Alma mater | Vajna Ŝtata Universitato Universitato de Detrojto Kompato Universitato de Miĉigano ![]() | ||||
Partio | People's Progressive Party (en) ![]() ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Cheddi Jagan (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto politikisto verkisto de porinfana literaturo flegisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Janet ROSENBERG JAGAN (la 20-an de oktobro 1920 - la 28-an de marto 2009) estis Gujana juda publika figuro, politikisto kaj ĵurnalisto, kiu funkciis kiel la prezidanto kaj ĉefministro de la lando - la unua "blankula" prezidantino de Gujano kaj la unua virino elektita prezidanto en Sudameriko [1][2].
Jagan estis naskita en Ĉikago al la familio Rosenberg, etburĝa juda familio [3]. Dum sia staĝo kiel flegistino en hospitalo en la urbo, ŝi renkontis Cheddi Jagan, gujananon, tiam studenton de dentokuracado en Nordokcidenta Universitato kaj poste publikan figuron kiu deĵoris en publikaj postenoj en Gujano, inkluzive de la prezidanto de la lando [4].
Rosenberg kaj Jagan geedziĝis en 1943 kaj tiun jaron translokiĝis al Gujano, kiu tiam estis sub brita regado.
En 1950, la Jagan-oj fondis la Popolan Progrespartion (PPP). Jagan funkciis kiel partia sekretario dum la venontaj 20 jaroj [5].
En 1950 Jagan estis elektita al la urbodelegitaro de la ĉefurbo de Ĝorĝtaŭno kaj en 1953 ŝi estis elektita al la parlamento, kie ŝi funkciis kiel la vicprezidanto [6]. Malgraŭ la venko de ilia partio en la baloto kaj la establado de la registaro, la jaganoj estis malliberigitaj fare de la brita aŭtoritatoj [7]. En la sekva baloto (1957), Jagan denove estis elektita al parlamento kaj okupis diversajn ministeriajn postenojn de 1957 ĝis 1964 [8].
Jagan redaktis sian partian gazeton Mirror (Spegulo) de 1973 ĝis 1997. Ŝi subtenis rigidan marksisman linion kaj estis parlamentanino kiu deĵoris por la plej longa periodo en la historio de Gujano (46 jaroj).
Ŝia partio estis en la opozicio de 1964 ĝis 1992 kaj en tiu jaro ŝia edzo estis elektita prezidanto de la lando. Ŝi funkciis kiel aganta ambasadoro de sia lando ĉe la Unuiĝintaj Nacioj dum tri monatoj en 1993. En marto 1997, post la morto de sia edzo, ŝi estis elektita al la posteno de ĉefministro, kaj en decembro de tiu jaro ŝi estis elektita al la posteno de Prezidanto de la Ŝtato, posteno kiun ŝi tenis ĝis kiam ŝi emeritiĝis pro sankialoj en aŭgusto 1999 [9][10].
Ŝi estis implikita en la politiko de sia partio, ĝis sia morto la 28-an de marto 2009.