Jean-Paul Riopelle | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1923 en Montrealo |
Morto | 12-an de marto 2002 (78-jaraĝa) en Saint-Antoine-de-l'Isle-aux-Grues |
Tombo | Notre Dame des Neiges Cemetery (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Kanado |
Alma mater | Académie de la Grande Chaumière École des beaux-arts de Montréal (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Françoise Riopelle (en) (1946–) |
Okupo | |
Okupo | pentristo instalada artisto gravuristo skulptisto artisto |
Verkoj | L'Hommage à Rosa Luxemburg Poussière de soleil La Joute |
Jean-Paul RIOPELLE (7a de Oktobro, 1923 – 12a de Marto, 2002) estis pentristo kaj skulptisto el Kebekio, Kanado. Li havis unu el la plej longaj kaj gravaj internaciaj karieroj el la dek ses subskribintoj de la Refus Global, la manifesto de 1948 kiu anoncis la malakcepton fare de la kebekia arta komunumo de la klerikalismo kaj la provincismo. Li estas plej bone konata pro sia abstrakta pentrostilo, partikulare ĉe siaj "mozaikaj" verkoj de la 1950-aj jaroj kiam li fame abandonis la pentrobroŝon, por uzi nur kolorpaletran tranĉilon por apliki farbon sur tolon, havigante al siaj verkoj distingan skulptartan kvaliton. Li estis la unua kanada pentristo (ekde James Wilson Morrice) kiu atingis disvastigitan internacian agnoskon.[1]