Jean Negulesco | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1900 en Craiova |
Morto | 18-an de julio 1993 (93-jaraĝa) en Marbella |
Lingvoj | angla • rumana • franca |
Ŝtataneco | Rumanio Usono ![]() |
Alma mater | Carol I National College (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Dusty Anderson (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | scenaristo pentristo filmreĝisoro aktoro reĝisoro ![]() |
Jean Negulesco (naske Ioan Negulescu; 29-an de februaro 1900 [O. S.] - 18-an de julio 1993) estis rumanidevena usona kina reĝisoro kaj scenaristo.[1]
Naskiĝinta en Craiova, li studis en la Altlernejo Carol I. En 1915 li translokiĝis en Vienon kaj poste iris al Bukareŝto en 1919, kie li laboris kiel pentristo antaŭ scendekoristo en Parizo. En 1927 li iris al Novjorko por arta ekspozicio de siaj pentraĵoj kaj ekloĝis tie. Li poste iris al Kalifornio, dekomence por labori kiel portretisto.[2]
En 1934 li eniris en la kinan industrion, unue kiel skeĉa artisto, poste kiel help-asista kina produktoro kaj duaranga reĝisoro. En la fino de la 1930-aj jaroj li iĝis reĝisoro kaj scenaristo. Li famiĝis ĉe Warner Brothers kiel reĝisoro de kurtaj filmoj, precipe de serioj de kurtaj filmoj montrantaj malkutimajn kameraajn angulojn kaj teatra uzado de ombroj kaj siluetoj.
La unua apero de Negulesco kiel kinreĝisoro estis Singapore Woman (1941). En 1948 li estis nomumita por Oskar-premio pri reĝisoroj pro Johnny Belinda. En 1955 li ricevis la premion BAFTA pro pli bonkvalita filmo pro How to Marry a Millionaire. Lia filmo de 1959 The Best of Everything havis grandan sukceson.
El la fino de la 1960-aj jaroj li loĝis en Marbella, Hispanio, kie li mortis, en la aĝo de 93 pro koratako.
Li havas stelon en la Trotuaro de famo en Holivudo ĉe 6200 Hollywood Blvd.