Jean de la Ville de Mirmont | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de decembro 1886 en Bordeaux |
Morto | 28-an de novembro 1914 (27-jaraĝa) en Moussy-Verneuil |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Pierre Maurice Henri de la Ville de Mirmont (en) |
Patrino | Sophie de La Ville de Mirmont (en) |
Okupo | |
Okupo | poeto |
Jean de La Ville de Mirmont (Yvon, Alexandre, Jean, denaske), Bordozo, 2an de decembro 1886 - 28a aŭ 29a de novembro 1914,[1] en Verneuil sur la Chemin des Dames,[2] estis franca poeto kaj verkisto. Li estis filo de la profesoro Henri de La Ville de Mirmont.
El protestanta familio de Bordozo, 22-jaraĝa, Jean instaliĝis en Parizo kie li retrovis sian amikon de la infanaĝo François Mauriac (kiu poste memoris lin ofte, ĉefe en La Rencontre avec Barrès, 1945). Jean elposteniĝis kiel funkciulo okupita por la helpo al maljunuloj. En 1914, emeritita pro santialoj, baraktis por esti soldatigita. Finfine, li estis mobilizita kiel serĝento kaj mortis frapita per obuso en novembro samjare.
Lia mallongega verkaro konsistas el unu novelo, La dimanĉoj de Johano Dezerto (Les dimanches de Jean Dezert), publikigita en 1914, el Ok rakontoj (Huit contes), publikigitaj en 1929. Ankaŭ postmorte publikigitaj, la poemoj La ĥimera horizonto (L’horizon chimérique) ŝuldas al Charles Baudelaire (Karlo Bodeler’) inspiron kaj muzikecon.
Romantika poeto Jean de la Ville de Mirmont prikantas la maron, la ŝipojn, la enuon de la senviva Bordoza haveno kaj siajn revojn pri alforaj vojaĝoj nerealigotaj.