Jelizaveta Glinka | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Елизавета Петровна Глинка | |||||
Naskonomo | Елизавета Петровна Поскрёбышева | ||||
Naskiĝo | 20-an de februaro 1962 en Moskvo | ||||
Morto | 25-an de decembro 2016 (54-jaraĝa) en Nigra Maro | ||||
Mortis pro | Akcidenta morto vd | ||||
Tombo | Novodeviĉje tombejo vd | ||||
Lingvoj | rusa • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Rusio Usono Sovetunio vd | ||||
Alma mater | Russian National Research Medical University (en) (–1986) kolegio Dartmouth (–1991) vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Glinka vd | ||||
Patrino | Galina Poskrjobiŝeva vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Доктор Лиза vd | ||||
Okupo | kuracisto homrajta aktivulo mondumano publika konato vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jelizaveta Petrovna Glinka (ruse Елизавета Петровна Глинка; konata ankaŭ kiel Doktorino Liza, Доктор Лиза; 20-a de februaro 1962, Moskvo, Sovetunio — 25-a de decembro 2016, akvatorio de la Nigra maro apud Soĉi, Rusio) estis rusia socia aganto, homrajta aktivulo kaj filantropo. Ŝi estis kuracisto, profesiulo pri urĝeca medicino kaj paliativa helpo. Plenuma direktoro de la Fondaĵo «Justa helpo», membro de la Konsilio ĉe prezidanto de Rusio pri evoluigo de civila socio kaj pri homaj rajtoj[1].
Jelizaveta naskiĝis en Moskvo kun familia nomo Sidorova (ruse Сидорова); ŝia patro estis militisto, kaj ŝia patrino estis kuracistino-dietologo, kuirartistino kaj fama televida parolistino Galina Poskrjobiŝeva. Jelizaveta havas fraton; en la familio krome vivis du kuzoj, kiuj frue iĝis orfoj.
En 1986 ŝi finis la 2-an Moskvan ŝtatan medicinan universitaton «Nikolaj Ivanoviĉ Pirogov» pri la fako «porinfana reanimatologo-anesteziologo»[2][3]. Samjare ŝi elmigris al Usono kun sia edzo, rusdevena usona advokato Gleb Gleboviĉ Glinka (ruse Глеб Глебович Глинка)[4]. En 1991 Jelizaveta ricevis duan medicinan edukon pri la fako «paliativa medicino» ĉe Geisel School of Medicine, parto de la Kolegio Dartmouth[5].
En Usono Jelizaveta dum kvin jaroj laboris en hospicoj[3].
Ŝi partoprenis en la Unua Moskva hospico, poste ŝi kaj ŝia edzo por du jaroj transloĝiĝis al Ukrainio[2]. En 1999 en Kievo ŝi fondis hospicon ĉe la Onkologia malsanulejo de Kievo. Ŝi estis estrarano de la Fondaĵo por helpo al hospicoj «Kredo» (ruse Вера [VEra]), lanĉinto kaj prezidanto de la usona fondaĵo VALE Hospice International[6].
En 2007 ŝi kun financa helpo de la partio Justa Rusio (ruse: Справедливая Россия) fondis en Moskvo bonfaran fondaĵon «Justa helpo» (ruse Справедливая помощь, transliterigite Spravedlivaja Pomoŝĉj [spravidLIvaja POmaŝĉ]). La fondaĵo provizas financan kaj medicinan helpon al nekuraceblaj kanceruloj, malriĉaj ne-kanceraj malsanuloj kaj senhejmuloj. Ĉiusemajne en la Paveleckij stacidomo senhejmuloj estas provizataj per manĝaĵoj, kuraciloj, senpaga jura kaj medicina helpo[7].
En 2010 Jelizaveta Glinka kolektadis subvenciojn por suferintoj en forstaj incendioj (ruse: Природные пожары в России в 2010 году). En 2012 ŝi kaj ŝia fondaĵo organizis kolektadon de bezonaĵoj por suferintoj en la inundo en Krimsk (ruse: Наводнение в Краснодарском крае (2012)). Krome ŝi partoprenis kolektadon de subvencioj por suferintoj en la inundo, rezulte estis kolektitaj pli ol 16 milionoj da rubloj[8] (laŭ la tiama kurzo 400 miloj da eŭroj).
En januaro 2012 Jelizaveta kaj dek kvin aliaj famaj rusiaj aktivuloj kunfondis la Ligon de balotantoj (ruse: Лига избирателей), kies celo estas kontroli observadon de la civitana balotrajto[9]. Baldaŭ post tio en la Fondaĵo «Justa helpo» okazis imposta aŭdito; laŭ la vortoj de Glinka, la bankaj kontoj de la fondaĵo estis blokitaj, pri kio oni ne informis ilin. La 1-an de februaro la kontoj estis malblokitaj, kaj la fondaĵo daŭrigis sian funkciadon[10].
En oktobro 2012 Jelizaveta iĝis membro de la tutlanda konsilio de la partio Civitana Platformo (ruse: Гражданская платформа (Россия)) de Miĥail Proĥorov (ruse: Прохоров, Михаил Дмитриевич)[11]. En novembro ŝi estis aligita al la Konsilio ĉe prezidanto de Rusio pri evoluigo de civila socio kaj pri homaj rajtoj (ruse: Совет при Президенте Российской Федерации по развитию гражданского общества и правам человека)[12].
Post la komenco de la milito en Donbaso Jelizaveta estis provizanta helpon al homoj, loĝantaj sur la teritorioj de la Popola Respubliko de Donecko kaj Popola Respubliko de Luhansko. En oktobro 2014 ŝi akuzis la Internacian Komitaton de la Ruĝa Kruco pri rifuzo doni garantiojn por kargo de medikamentoj sub preteksto «ni ne ŝatas la politikon de via ŝtatprezidanto». Estro de la regiona organizaĵo de Komitato en Rusio, Belorusio kaj Moldavio Pascal Cuttat refutis tiujn akuzojn[13].
En 2015 kaj 2016 Jelizaveta kelkfoje vizitis la ukrainan militistinon Nadija Savĉenko tiam juĝitan en Rostov-na-Donu.
Dum la siria enlanda milito Jelizaveta plurfoje vizitis la landon, liverante kaj distribuante medikamentojn, organizante medicinan helpadon al la civila loĝantaro de Sirio[14][15].
La 25-an de decembro 2016 Jelizaveta Glinka pereis en la katastrofo de Tu-154 apud Soĉi (ruse: Катастрофа Ту-154 под Сочи)[16]. Ŝi estis akompananta al Sirio kargon de medikamentoj por hospitalo de la Universitato de Tiŝrin (arabe جامعة تشرين) en Latakio.
Ŝia korpo estas rekonita per DNA-esploro en januaro 2017[17]. La 16-an de januaro post adiaŭo en la Uspenskij templo de la Novodeviĉij monaĥejo Jelizaveta Glinka estis entombigita en la Novodeviĉje tombejo[18].
Ŝia edzo (nun vidvo) estas rusdevena usona advokato Gleb Gleboviĉ Glinka (ruse Глеб Глебович Глинка), filo de la rusa poeto kaj literatursciencisto Gleb Aleksandroviĉ Glinka (Глеб Александрович Глинка)[19], nepo de la ĵurnalisto Aleksandr Sergejeviĉ Glinka (Александр Сергеевич Глинка)[4].
La geedzoj havas tri filojn, du el kiuj estas naskitaj kaj unu estas adoptita; ili loĝas en Usono[20][2].
Jelizaveta estis ortodoksa kristanino[21]. Ŝi estis kontraŭ eŭtanazio[22].
La filmo de Jelena Pogrebiĵskaja «Doktorino Liza» pri la agado de Jelizaveta estis montrita en la televida kanalo REN TV (ruse: РЕН ТВ)[23] kaj ricevis en 2009 la premion TEFI (ruse: ТЭФИ) en la branĉo «la plej bona dokumenta filmo»[24].
La 16-an de januaro 2017 la nomo de Jelizaveta Glinka estas donita al la Eŭpatoria armea porinfana klinika sanatorio[18][33].
Per ŝia nomo estos titolitaj la Respublika porinfana klinika malsanulejo en Grozno[34] kaj hospico en Jekaterinburgo.
Iniciate de Boris Grebenŝĉikov en februaro 2017 en Moskvo okazos bonfara rokmuzika festivalo «Diversaj homoj» (ruse Разные люди, transliterigite Raznie ljudi [RAZnije LJUdi]), dediĉita al Jelizaveta Glinka[35].