Jenny Jugo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de junio 1904 en Mürzzuschlag |
Morto | 30-an de septembro 2001 (97-jaraĝa) en Königsdorf |
Tombo | St.-Peter-Stadtfriedhof, Graz (en) |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Familio | |
Edz(in)o | Friedrich Benfer (en) |
Okupo | |
Okupo | filmaktoro |
Jenny JUGO, origine: Eugenie WALTER (naskiĝis la 14-an de junio 1905, mortis la 30-an de septembro 2001) estis aŭstra aktorino.
Naskiĝinte en Mürzzuschlag, Steiermark, ŝi en la aĝo de 16 jaroj edziniĝis al la itala aktoro Emmo Jugo kaj transloĝiĝis al Berlino. Kvankam la geedzeco post unu jaro jam fiaskis, ŝi plu uzis la familian nomon Jugo.
En la jaro 1924 Jenny Jugo unuafoje aperis en mutfilmo. Aktorajn lecionojn ŝi prenis nur en la 1930-aj jaroj, kiam la sonfilmoj evoluis kaj postulis ankaŭ parolajn kapablojn. Dum la sekvaj jaroj ŝi brilis ĉefe en filmoj de la reĝisoro Erich Engel.
En 1950 Jenny Jugo edziniĝis al la aktoro Friedrich Benfer kaj retiriĝis el la aktorado. Ŝi mortis en Geretsried, Bavario.