Jenő Tombor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Tombor Jenő Alfréd Elemér |
Naskiĝo | 3-an de marto 1880 en Nitro, Departemento Nitra, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 25-an de julio 1946 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 19-1-25 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Ludovica Military Academy (en) (–1899) |
Okupo | |
Okupo | oficiro ĵurnalisto politikisto |
Jenő Tombor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tombor Jenő estis hungara oficiro, ministro, apotekisto, ĵurnalisto.
Jenő Tombor [1] naskiĝis la 3-an de marto 1880 en Hungara reĝlando en Nyitra (nuntempa Nitra en Slovakio). Li mortis la 25-an de julio 1946 en Budapeŝto.
Jenő Tombor lernis unue en Budapeŝto, poste li plulernis en Vieno. Li instruis militadon inter 1908-1912. Li finbatalis la 1-an mondmiliton, poste la batalis por Hungara Sovetrespubliko havanta altajn rangojn. En 1920 li estis akuzita senrezulte, tamen li devis forlasi la armeon. Tial li plulernis en Universitato de Budapeŝto, kie li ricevis diplomojn pri kemio kaj farmacio. En la 1930-aj jaroj li estis ĵurnalisto, en 1939 li skribis, ke Germanio ne venkos. En 1945 li estis elektita parlamenta deputito, krome li ĝismorte estis ministro pri defendo.