Jiří Wolker | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Jiří Wolker | |||||
Naskonomo | Jiří Karel Wolker | ||||
Naskiĝo | 29-an de marto 1900 en Prostějov | ||||
Morto | 3-an de januaro 1924 (23-jaraĝa) en Prostějov | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Tuberkulozo ![]() | ||||
Tombo | Prostějov ![]() | ||||
Etno | ĉeĥoj vd | ||||
Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio ![]() | ||||
Alma mater | jura fakultato de la Universitato de Karolo ![]() | ||||
Partio | Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Memorigilo ![]() | |||||
Profesio | |||||
Okupo | tradukisto verkisto prozisto teatra kritikisto dramaturgo poeto ĵurnalisto literaturkritikisto ![]() | ||||
Laborkampo | Poezio ![]() | ||||
Aktiva en | Prostějov vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Gasto en la domon ❦ Peza horo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jiří WOLKER (naskiĝis la 29-an de marto 1900 en Prostějov – mortis la 3-an de januaro 1924 en Prostějov) estis ĉeĥa poeto kaj verkisto.
Li estis filo de bankoficisto en Prostějov, kie li studis en gimnazio (1911-1919). Ekde 1919 li studis juron en Prago, kie li vizitadis prelegojn de František Xaver Šalda. En 1921 li fariĝis membro de moravia literatura grupo kaj en 1923 de Artisma asocio Devětsil.
En aprilo 1923 oni trovis ĉe li tuberkulozon, la 15-an de junio li forveturis al sanatorio en Tatranská Polianka, de kie li revenis tri tagojn antaŭ la morto.
Kvankam li mortis kiel 24-jara junulo, li fariĝis klasikulo de la ĉeĥa literaturo. Jam kiel infano li vidigis talenton por desegnado kaj muziko, poste por poezio kaj tradukado (el la slovena poezio). Tre lin interesis la vivo de laboristoj, la proleta poezio formas grandan parton de lia verkaro.
Li verkis du poemarojn (Gasto en la domon, Peza horo), el kiuj famigis lin plej sukcesaj poemoj Sankta monteto, Balado pri la okuloj de l‘ hejtisto, Balado pri nenaskita infano, Maro, Objektoj, Leterkesto, Humileco. El liaj modernaj fabeloj estas konataj Pri kamentubisto, Fabelo pri leterportisto, Pri milionulo ŝtelinta la sunon, Fabelo pri Jony el cirko, Pri poeto kaj librobindisto. El liaj tri dramoj (Malsanulejo, Tombo, La plej alta sinofero) nur la lasta estis enscenigita dum lia vivo. Ankaŭ kelkaj rakontoj estis trovitaj en lia postlasaĵo (Pri Francisto muzikisto, Knabo, Ilda, Servistino k.a.).
(esperantigis Miloš Lukáš)
|