Joanna Wronecka | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Joanna Wronecka | |||||
Naskiĝo | 30-an de marto 1958 (66-jaraĝa) en Krotoszyn | ||||
Lingvoj | pola • araba • angla • franca • rusa • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Varsovio - arabologio (–1981) ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato scienca esploristo arabisto tradukisto ![]() | ||||
Laborkampo | Arabologio kaj diplomatio ![]() | ||||
Doktoreca konsilisto | Józef Bielawski vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Joanna Wronecka (naskiĝis la 30-an de marto 1958 en Krotoszyn) – pola arabistino, tradukistino kaj diplomato. Ambasadoro de Pollando en Egiptio (1999–2003) kaj Maroko (2005–2010), ambasadoro de Eŭropa Unio en Jordanio (2010–2015), en la jaroj 2015–2017 subsekretario de la ŝtato en Ministerio pri Eksteraj Aferoj, konstanta reprezentanto de Pollando ĉe Unuiĝintaj Nacioj (2017–2021).
En 1981 finis arabistikon ĉe Varsovia Universitato. En 1985 defendis doktorecan disertaĵon pri arab-islama filozofio. Laboris en Instituto de Mediteraneaj kaj Orientaj Kulturoj, kaj en Fako de Ekstereŭropaj Landoj de Pola Scienca Akademio.
En 1993 komencis laboron en Ministerio pri Eksteraj Aferoj. En 1996 iĝis vicdirektoro de Departamento de la Sistemo de UN, en 1998 direktoro de la Departamento de Afriko kaj Proksima Oriento. En la jaroj 1999–2003 estis ambasadoro de Pollando en Egiptio, poste gvidis sekretariejon de la ministro pri eksteraj aferoj. En 2005 iĝis ambasadoro de Pollando en Maroko, plenrajtigita en Maŭretanio kaj Senegalo, malpostenigita en 2010.
Laŭ decido de Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio Catherine Ashton, anoncita la 15-an de septembro 2010, iĝis ĉefo de delegitaro de Eŭropa Unio (ambasadoro de EU) en Jordanio.
La 27-an de novembro 2015 iĝis subsekretario de la ŝtato en Ministerio pri Eksteraj Aferoj pri la evolua kunlaboro kaj politiko koncerne Afrikon kaj Proksiman Orienton. Novembre 2017 prezidanto de Pollando Andrzej Duda nomumis ŝin al posteno de la konstanta reprezentanto de Pollando ĉe UN en Novjorko.
Distingita per Kavalira Kruco de la Ordeno Pollando Restituta (2010).