Johan Fabricius | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Johan Johannes Fabricius | |
Naskiĝo | 24-an de aŭgusto 1899 en Bandungo | |
Morto | 21-an de junio 1981 (81-jaraĝa) en Glimmen | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando ![]() | |
Familio | ||
Patro | Jan Fabricius ![]() | |
Patrino | Minke Dornseiffen (en) ![]() ![]() | |
Edz(in)o | Ruth Freudenberg (en) ![]() ![]() | |
Infanoj | Famke Marietta Fabricius (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | moderatoro verkisto de porinfana literaturo rezistobatalanto ĵurnalisto verkisto textile designer (en) ![]() ![]() | |
Laborkampo | Porjunula literaturo ![]() | |
Aktiva dum | 1915–1981 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johan Johannes FABRICIUS (Bandung, 24-an de aŭgusto 1899 - Glimmen, 21-an de junio 1981) estis nederlanda verkisto kaj ilustristo, ĵurnalisto kaj aventuristo.
Konata estas lia historia libro por knaboj De scheepsjongens van Bontekoe (La maristlernantoj de Bontekoe) (1924) kiu estis plurfoje represita. Fabricius estis lerta rakontanto. Lia patro estis la teatroverkisto Jan Fabricius.
Fabricius naskiĝis en Nederlanda Hindio sed loĝis ekde 1914 en Nederlando. En 1925 li edziĝis al Ruth Freudenberg, ili havis du filojn kaj unu filinon. Post kiam Ruth mortis en 1968 li reedziĝis al Anna Corneilia Bleeker. Post liaj akademiaj jaroj en Hago li fariĝis 'Kriegsmaler' (Militpentristo) en la aŭstria armeo por, dum kelkaj monatoj, fari desegnan raportadon pri la vivo je la milita fronto en Pavio. Pliposte li verkis la libron De oorlog van de kleine paardjes (La milito de la ĉevaletoj) pri liaj spertoj. Li verkis 106 librojn inter kiuj ankaŭ libroj por la junularo. Konatiĝis lia historia libro por knaboj De scheepsjongens van Bontekoe (La maristlernantoj de Bontekoe) (1924) kiu plurfoje estis represita. Lia armeo-romano Het meisje met de blauwe hoed (La knabino kun la blua ĉapelo) (1927) estis filmita en 1934. Fabricius estis lerta rakontanto, pri kio Komedianten trokken voorbij (Komediantoj preterpasis) (1931) kaj multaj aliaj verkoj atestas.
Ĉe la komenco de la Dua Mondmilito en 1940 Fabricius sukcesis iri al Anglio kie li trapasis la militon kiel prezentisto de la novaĵoj kaj komentisto ĉe la nederlanda sekcio de la BBC. Post la milito en 1945 li laboris kiel korespondisto por la BBC kaj The Times en Azio, interalie en Nederlanda Hindio, kie li spertis la komencon de la batalo por sendependeco. Laŭ granda malrekta vojo li reiris al Britio, kie li loĝis ĝis 1956 kaj poste preskaŭ seninterrompe en Nederlando.
Kvankam la romanoj el antaŭ la milito estas vidataj kiel la apogeoj en liaj verkoj, ankaŭ en la 1950-aj jaroj ankoraŭ aperis entrudaj, tre bone dokumentitaj romanoj kiel "De heilige paarden" (La sanktaj ĉevaloj), pri la nebone konata mondo de la enlanda Sumbo. Fabricius restadis en 1961 sur la insulo Kuracao kie li prizorgis prelegojn dum la jara librosemajno. Pri la insulo li verkis la libron Het geheim van het oude landhuis (La sekreto la la malnova vilao) (1965) kaj la rakontkolekton Onder de hete Caraïbische zon (Sub la varmega karibia suno) (1970). En 1963 aperis la romano Jongensspel (Knaboludo) inspirita de murdoproceso el (1960) en Baarn kio daŭris de 1960 ĝis 1963.
Li loĝis ĝismorte en la domo "De moushörn" (La sabilikangulo) je la Meentweg 15 en Glimmen kaj estis entombigita je la Nederlanda Reformita Tombejo je la Pollseweg en Noordlaren.
nederlande Tombo en Noordlaren Arkivigite je 2016-10-20 per la retarkivo Wayback Machine