Johannes Frobenius (1460-1527) | ||
---|---|---|
"La Reĝo de la Metaloj", 1556, verko de Georgo Agrikola, eldonita de Johannes Frobenius
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1460 en Sélestat, Svislando | |
Morto | 27-a de oktobro 1527 en Bazelo, Svislando | |
Lingvoj | germana • latina • antikva greka • hebrea vd | |
Ŝtataneco | Bazelo (1490–) Germanio Svislando vd | |
Alma mater | Universitato de Bazelo | |
Familio | ||
Edz(in)o | Gertrude Lachner (en) vd | |
Infanoj | Hieronymus Frobenius vd | |
Parencoj | Anna Catharina Bischoff (en) () vd | |
Profesio | ||
Okupo | presisto pentristo tipografo eldonisto bibliotekisto vd | |
Aktiva en | Bazelo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johano Frobeno (1460-1527) (* Sélestat, en la 1460 - Bazelo, en la 27-a de oktobro 1527) estis svisa pentristo, libro-ilustristo, eldonisto, librovendisto kaj presisto.
Li estis patro de Hieronymus Frobenius (1501-1563)[1] kaj avo de Ambrosius Frobenius (1537-1602)[2]. Lia presejo en urbo Bazelo faris el la urbo reliefan centron en la komerco de libroj, en Svisio. En 1491, li starigis presejon en Bazelo, kiu famiĝis dank'al siaj kvalitoj. Li publikigis eldonojn de Sankta Hieronimo, Sankta Cipriano, Tertuliano, Hilario de Poitiers (315-367) kaj Sankta Ambrozio.
Li ankaŭ eldonis verkojn de Erasmo de Roterdamo, el kiu li estis intima amiko. La greka testamento, eldonita de Erasmo, uziĝis de Lutero en sia traduko de la Biblio. Frobenius ankaŭ eldonis la grekajn doktorojn, kiuj publikiĝis post sia morto de lia filo Hieronimo kaj sia bofilo, Nicolaus Episcopius (1501-1553). Multaj tekstos de Frobenius ilustriĝis de Hans Holbein, la Juna (1497–1543).