Johann Gottfried Piefke | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1815 en Skwierzyna, Provinco Posen, ![]() |
Morto | 25-an de januaro 1884 (68-jaraĝa) en Frankfurto ĉe Odro |
Tombo | Frankfurto ĉe Odro ![]() |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | Rudolf Piefke (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto hobojisto dirigento military musician (en) ![]() ![]() |
Verkoj | Preußens Gloria Königgrätzer Marsch |
Johano Gotfredo PIEFKE (naskiĝinta la 9-an de septembro 1815 en Skwierzyna, mortinta la 25-an de januaro 1884 en Frankfurto ĉe Odro) estis prusia militmuzikistoj kaj komponisto.
Ankoraŭ dumvive li konsiderinde famkonatiĝis kaj tre verŝajne estas la etimologia radiko de la en Aŭstrio iomete aĉa moknomo "Piefke" por "germano"[1]. Ĉar li ĉeestis la batalon ĉe Königgrätz en 1866, kaj dum la sekvanta venkoparado en Gänserndorf[2] li kaj lia frato Rudolf orĥestrodirektante imponis la aŭstrojn pro ilia sinteno rezoluta.
Krom la milita muziko li dediĉis sin al la prilaboro de klasikaj muzikeroj kaj organizis koncertojn. Fama li iĝis per siaj nenombreblaj militaj marŝoj kiel: "Preußens Gloria"[3], "Düppeler Schanzen-Marsch" aŭ "Königgrätzer Marsch".