Johann Kaspar Lavater | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Johann Caspar Lavater | |||||
Naskiĝo | 15-an de novembro 1741 en Zuriko | ||||
Morto | 2-an de januaro 1801 (59-jaraĝa) en Zuriko | ||||
Tombo | Zuriko vd | ||||
Lingvoj | germana • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Svislando vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Anna Luisa Lavater (en) vd | ||||
Parencoj | Georg Friedrich Schmoll (bofrato) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto kriminologo pentristo ilustristo poeto filozofo teologo pastoro vd | ||||
Laborkampo | Teologio, administration and management of the church (en) , fiziognomiko kaj literaturo vd | ||||
Aktiva en | Zuriko • Berlino • Bazelo vd | ||||
Aktiva dum | 1756–1801 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johann Kaspar LAVATER (naskiĝinta la 15-an de novembro 1741 en Zürich, mortinta samloke la 2-an de januaro 1801) estis svisa pastoro kaj verkisto.
Post finstudo de teologio li estis predikisto en sia naskiĝurbo ĉe la Kirko Sankta Petro. Vojaĝante tra Germanlando li renkontiĝis kun personuloj kiel Friedrich Heinrich Jacobi, Klettenberg, Basedow, Johann Heinrich Jung-Stilling, Samuel Collenbusch, Johann Gerhard Hasenkamp,Johann Wolfgang von Goethe aŭ Johann Gottfried von Herder kaj konfrontitis per la spirito kiel de raciismo tiel ankaŭ de Sturm und Drang. Ambaŭ aspektojn li provis kombini kun sia pieco biblia-spiritualisma kiu radikis en forta religia travivademo. Serĉante eksterordinarajn mistikaĵojn li kontaktis la ekzorciston Johann Joseph Gaß kaj la ĉarlatanon Alessandro Cagliostro; li krome ekinteresiĝis pri la animala magnetismo.
Lia teologio troviĝas en la kvarvoluma ĉefverko (apero inter 1768 kaj 1778) Aussichten in die Ewigkeit. Dum ke Goethe kaj Herder - post antaŭa ŝato - ekprimoketis lin kiel fantaziulo kaj revulo religia, li sukcesis influi en Basel la komunumon Baseler Christentumsgesellschaft, origino de la pli malfrua religia vekiĝmovado.
Lavater ankaŭ okupiĝis pri fiziognomiko kaj opiniis dedukti la karakterojn de la homoj el eksteraj signoj. Post longajn preparlaborojn (Von der Physiognomik, 1772) li publikigis sian tiurilatan ĉefverkon Physiognomische Fragmente inter 1775-78.
Ekde la komenco de la Franca Revolucio Lavater ankaŭ faris politikajn eldirojn kaj kritikis la invadon de francaj trupoj en Svislandon (ekde decembro 1797). Pro tio li deportitis en majo de 1799 al Basel. Dum la dua batalo de Zürich li vunditis en la 26-a de septembro 1799 - la sekvoj de la sekvoj de tiuj vundoj li mortis 15 monatojn pli malfrue.