Johann Kuhnau | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Julius Kunstlieb • Johann Cuno |
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1660 en Geising, Elektoprinclando Saksio, Sankta Romia Imperio |
Morto | 5-an de junio 1722 (62-jaraĝa) en Leipzig, Elektoprinclando Saksio, Sankta Romia Imperio |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio |
Alma mater | Kruclernejo |
Okupo | |
Okupo | komponisto dirigento muzika teoriisto matematikisto ĥorestro orgenisto muzikologo juristo |
Johann Kuhnau (* 6-a de aprilo 1660 en Geising; † 5-a de junio 1722 en Lepsiko) estis germana komponisto kaj verkisto de la baroko.
La filo de lignaĵisto lernis kiel stipendiato ĉe la fama gimnazio Kreuzschule en Dresdeno kaj poste studis filozofion kaj juron en Lepsiko, antaŭ ol li eklaboris kiel kantoro en Zittau. Per tio li konformis la tipon de akademie kleriĝinta kantoro, kutima ekde la reformacia epoko. Laŭ samtempula opinio li estis konsiderata kiel universala erudito inter la muzikistoj. Ĉe Johann Adlung ni legas pri Kuhnau: „mi ne scias, ĉu li alportis pli honoron al la ordeno de la tonartistoj aŭ al la aliaj eruditoj. Li estis erudita en la dioscienco, en la juroj, retoriko, poetiko, matematiko, fremdaj lingvoj kaj muziko.“ En 1682 li revenis al Lepsiko kaj du jarojn poste li fariĝis orgenisto ĉe la preĝejo Thomaskirche. Ekde 1701 ĝis sia morto li estis Thomas-kantoro postsekvante Johann Schelle-n kaj tuja antaŭulo de Johann Sebastian Bach. Krome ekde 1701 li ankaŭ tenis la postenon de universitata muzikdirektoro.
Precipe pro siaj verkoj por klavarinstrumentoj Kuhnau famiĝis. Liaj „Biblische Historien“ (bibliaj historioj) por klaviceno estas rigardeblaj kiel programa muziko. Grava estas lia ekzercolibro por klavarinstrumentoj „Neue Clavierübung“, per kiu li ankaŭ influis sian posteulon Bach.
En siaj sakralmuzikaj verkoj Kuhnau estis malpli progresema kaj proksimas pli al la tonlingvaĵo de la fina 17-a jarcento. Pro sia universala kaj impona karaktero Kuhnau forte influus siajn samtempulojn.
Liaj muzikistoromanoj verkitaj fidele laŭ la stilo de Christian Weise tamen estas rigardataj kiel modelaj ekzemploj de „klera“ realisma prezentmaniero.