Johann Ludwig Krapf | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de januaro 1810 en Tübingen |
Morto | 26-an de novembro 1881 (71-jaraĝa) en Korntal-Münchingen |
Mortokialo | Malario |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Virtembergo |
Alma mater | Universitato de Tubingeno |
Okupo | |
Okupo | esploristo tradukisto tradukisto de Biblio |
Johann Ludwig Krapf (naskiĝis la 11-an de januaro 1810 en Derendingen, mortis la 26-an de novembro 1881 en Korntal) estis germana misiisto, etnologo, lingvisto kaj esploristo de Orientafriko.
Kune kun Johannes Rebmann, misiisto kaj aŭtoro interalie de Svahila Vortaro, li malkovris la internon de Orientafriko. Ili laŭdire estas la unuaj eŭropanoj kiuj vidis Kilimanĝaron kaj Monton Kenja. En 1836, post studado de teologio, li iris al Etiopio por labori kiel misiisto nome de la Anglikana Eklezio.
Li baldaŭ lernis dialektojn de la Amhara lingvo kaj aliajn lokajn dialektojn. Li esploris la popolon de Oromoj, tiam nomitaj Gala. Li tradukis grandan parton de la Biblio al la Oroma lingvo.[1]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Johann Ludwig Krapf en la hispana Vikipedio.