Johannes Mario Simmel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Johannes Mario Simmel | |||||
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1924 en Vieno | ||||
Morto | 1-an de januaro 2009 (84-jaraĝa) en Lucerno | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Walter Simmel vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Michael Mohr vd | ||||
Okupo | scenaristo • ĵurnalisto • verkisto vd | ||||
Aktiva dum | 1949– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johannes Mario SIMMEL [johanes marjo simel] (naskiĝis la 7-an de aprilo 1924 en Vieno, mortis la 1-an de januaro 2009 en Lucerno[1]) estis aŭstra verkisto kaj de jardekoj unu el la plej vaste legataj germanlingvaj aŭtoroj.
La gepatroj de Simmel devenis el Hamburgo. Post la dua mondmilito Simmel unue laboris kiel ĵurnalisto, interpretisto kaj tradukisto por la usona okupacia armeo en Vieno. Sian unuan novelaron li publikigis en 1947. Ekde 1963 li plene dediĉas sin al la verkado. Gvidaj motivoj de liaj verkoj estas la relativigo de bono kaj malbono kaj engaĝita pacismo. Li publikigis 35 romanojn kun totala eldon-kvanto de ĉ. 73 milionoj da venditaj ekzempleroj. Liaj verkoj estis tradukitaj en 30 lingvoj[2]. Pluraj verkoj estas filmitaj.
Por la literatura kritiko Simmel dum longa tempo nur estis verkisto de trivialaĵoj, „mekanikisto de furorlibroj“ aŭ "muntĉena skribulo". Nur lia romano "Doch mit den Clowns kamen die Tränen" (Sed kun la klaŭnoj venis la larmoj, 1987) ĝenerale estis agnoskita kiel valora literaturaĵo.