Johano la 7-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Patriarko de Konstantinopolo | |||||
Regado | 837-843 | ||||
Persona informo | |||||
Πατριάρχης Ιωάννης Ζ΄ | |||||
Naskiĝo | 780 en Konstantinopolo, Grekio | ||||
Morto | 867 en Konstantinopolo, Grekio | ||||
Religio | Kalcedonia kristanismo vd | ||||
Ŝtataneco | Bizanca imperio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Pankratios (fr) vd | ||||
Gefratoj | Arsaber (fr) kaj Irene (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pastro politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johano la 7-a, surnomita Grammatikos aŭ Grammaticus, t.e., "la Gramatikisto" (greke: Ιωάννης Ζ΄ Γραμματικός, Iōannīs 7-a Grammatikos) estis patriarko de Konstantinopolo de la 21-a de januaro 837 ĝis la 4-a de marto 843, mortis antaŭ 867. Li ne konfuzendas kun la multe pli frua filozofo Johano Filopono.
Johano estis fama pro sia lernemo (el tio la kromnomo Grammatikos), kaj pro sia konvinkiga retoriko en la senfinaj debatoj kiuj estas favora temo de hagiografiaj fontoj kiuj respegulas la duan periodon de Ikonoklasmo. Johano respondecas ankaŭ per la tutorado de la estonta imperiestro Teofilos dum la regado de lia patro Mikaelo la 2-a, kaj oni supozas ke li trudis fortajn ikonoklasmajn simpatiojn en sia studento. Je la ascendo de Teofilos, Johano estis nomumita sinkellos (helpanto de patriarko), posteno kiu faris lin kvazaŭ heredanto al la patriarkeco. En ĉ. 830, Johano estis sendita en ambasado al la kalifo al-Ma'mun, sed tio utilis malmulte por eviti periodon de militoj inter la Bizanca Imperio kaj la Abasidoj. Li reprenis krome planon de la abasida palaco de Bagdado por la distrado de la imperiestro kaj superrigardis la konstruadon de simila strukturo en Bitinio.