John TURNER, PK, OK, RK, MA, BCL, LLD (naskiĝis la 7-an de junio 1929 - mortis la 18-an de septembro 2020) estis la deksepa Ĉefministro de Kanado de la 30-a de junio 1984 ĝis la 17-a de septembro 1984. Li estas la plej aĝa ankoraŭ vivanta iama ĉefministro de Kanado.He is the oldest living former Prime Minister. Laŭ kanada kutimo, kiel iama Ĉefministro, li portas la titolon "La Tre Honorinda" dumvive.
John Turner naskiĝis en Richmond (Surrey, Anglio) kiel filo de Leonard Turner kaj Phyllis Gregory, kaj li elmigris al Kanado jam kiel bebo en la jaro 1932. Turner estis la unua kanada ĉefministro depost Mackenzie Bowell kiu ne naskiĝis en Kanado. Li edukiĝis ĉe la Universitato de Brita Kolumbio (B.A. Honours), Universitato de Oxford, (Stipendiulo Rhodes, B.A., Bachelor of Civil Law), kaj la Universitato de Parizo (Sorbonne). En 1948 li kvalifikiĝis por la Olimpia teamo de Kanado kiel sprintisto sed ne povis partopreni la konkursojn pro vundiĝo.
En 1958 li pasigis vesperon dancante kun Princino Margaret ĉe la HMCS Discovery en la haveno de Vankuvero. La eventon gastigis Frank Ross, Leŭtenanta Gubierniestro de Brita Kolumbio kaj duon-patro de Turner. Dum jaro kaj duono la amaskomunikiloj de Britio kaj Kanado interesiĝis pri li, kaj oni priskribis lin en la britaj gazetoj kiel "sekreta vizitanto" ĉe Clarence House.
Turnis edzinigis Geills McCrae Kilgour (nask. 1937) en 1963 kaj kun ŝi havas unu filinon kaj tri filojn. Li praktikis juron en Toronto (Ontario) kaj elektiĝis federacia deputito en 1962. La gefiloj de John kaj Geills Turner vizitis la lernejon Rockcliffe Park Public School en Otavo.
23-a Ministerio - Registaro de John Turner | ||
Kabineta Posteno | ||
---|---|---|
Antaŭulo | Posteno | Posteulo |
Pierre Trudeau | Ĉefministro de Kanado (1984) |
Brian Mulroney |
20-a Ministerio - Unua Registaro de Pierre Trudeau | ||
Kabinetaj Postenoj (3) | ||
Antaŭulo | Posteno | Posteulo |
Edgar Benson | Financa Ministro (1972–1975) |
Donald Stovel Macdonald |
Pierre Trudeau | Justica Ministro (1968–1972) |
Otto Lang |
daŭrigata de la 19-a Ministerio | Ministro pri Konsumantaj kaj Korporaciaj Aferoj (1968) |
Ron Basford |
19-a Ministerio - Registaro de Lester B. Pearson | ||
Kabinetaj Postenoj (3) | ||
Antaŭulo | Posteno | Posteulo |
leĝdonado efektivigita | Ministro pri Konsumantaj kaj Korporaciaj Aferoj (1967–1968) |
daŭrigata en la 20-a Ministerio |
Guy Favreau | Registristo Ĝenerala de Kanado (1967) laŭ titolo Ministro pri Konsumantaj kaj Korporaciaj Aferoj |
leĝdonado efektivigita |
Ministro sen Taskoj (1965–1967) |
Antaŭulo: Pierre Trudeau |
Ĉefministro de Kanado 1984 |
Posteulo: Brian Mulroney |
Antaŭulo: Brian Mulroney |
Opoziciestro 1984–1990 |
Posteulo: Herb Gray |
Antaŭulo: Pierre Trudeau |
Estro de la Liberala Partio 1984–1990 |
Posteulo: Jean Chrétien |
Antaŭulo: Egan Chambers |
Deputito por St. Lawrence—St. George 1962–1966 |
Posteulo: Distrikto nuligita |
Antaŭulo: Neniu |
Deputito por Ottawa—Carleton 1966–1976 |
Posteulo: Jean Pigott |
Antaŭulo: Bill Clarke |
Deputito por Vankuvero Quadra 1984–1993 |
Posteulo: Ted McWhinney |
|
|
|