John Ĉo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
John Cho | ||
Naskonomo | 조요한 | |
Naskiĝo | 16-an de junio 1972 (51-jaraĝa) en Seulo | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Herbert Hoover High School vd | |
Infanoj | 2 | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro • televida aktoro • filmaktoro • kantisto • muzikisto • instruisto vd | |
Aktiva dum | 1997– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
John ĈO - angle John Yohan CHO - (naskiĝis la 16-an de junio 1972 en Seulo) estas usona aktoro de sudkorea deveno. Li konatiĝis per la tri kinejaj filmoj American Pie (1999, 2001 kaj 2003) kaj per la filmo Harold & Kumar.
En la jaro 1978, kiam John Ĉo estis ses-jara, lia familio elmigris de Sudkoreio al Los-Anĝeleso (Usono). En 1996 li finis sian edukon per diplomo pri anglistiko en la universitato de Kalifornio en Berkeley, proksime de San-Francisko. Dum iom da tempo li estis instruisto pri la angla lingvo en mezernejo de la filmstudia urbo Hollywood proksime de Los-Anĝeleso.