Jorge Negrete | |
---|---|
Statuo de Jorge Negrete en Guanajuato. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1911 en Chihuahua |
Morto | 5-an de decembro 1953 (42-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
Mortokialo | Cirozo |
Tombo | Panteón Jardín (en) |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Meksiko |
Familio | |
Patro | David Negrete Fernández (en) |
Edz(in)o | María Félix (1952–1953) Elisa Christy (en) |
Amkunulo | Gloria Marín (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantisto filmaktoro |
Jorge NEGRETE (Guanajuato, 30-a de Novembro 1911 - Los-Anĝeleso, Kalifornio, 5-a de Decembro 1953) estis meksika aktoro kaj kantisto. Li estis konata ankaŭ laŭ kromnomo El Charro Cantor, sed oficiala nomo estis Jorge Alberto Negrete Moreno. Kiel sindikatisto, li fondis la kinistan asocion Sindicato de Trabajadores de la Producción Cinematográfica de la República Mexicana[1] kaj reorganizis, kun grupo de aktoroj, la Asociación Nacional de Actores (ANDA).[2] Lia sidikatemo havigis al li malemon de la flanko de parto de altklasaj entreprenistoj kaj la koruptaj sindikatistoj.
Ĉirkaŭ la 1920-aj jaroj lia patro estis instruisto en la en el Colegio Alemán Alexander Von Humboldt, krj tial li tie povis studi mezlernejon kaj lingvojn, nome la germana, franca, angla, itala kaj sveda, kaj krome li memlernis bazan navatlan. Poste li studis en militakademio, akiris rangon de leŭtenanto, ĉevalrajdis kaj trejniĝis kiel kantisto; pro tio estante kapitano li forlasis la militistan karieron por dediĉi sin al kantado. En 1936 li akompanis Ramón Armengod kun kiu li faris duopon ĝis 1937, Poste li devis labori kiel kelnero, en kies medio li denove laboris kiel kantisto.
En 1937 aperis en kino por la unua fojo, nome en kurto de la Warner Bros. Cuban Nights. Dum 1938 li restis en Meksiko kie li protagonistis en filmoj Caminos de Ayer, Perjura, El Fanfarrón, Juan sin Miedo, Juntos pero no revueltos kaj El Cementerio de las Águilas. Samjare li edziĝis al Elisa Christy en Miami. Jam en Usono, en 1939 subskribis kontrakton kun la kompanio 20th Century Fox, por fari filmojn en hispana en Holivudo, sed tio ne realiĝis pro bojkoto fare de usona sindikato kontraŭ latinamerikaj aktoroj. Tamen en 1941 denove laboris en Usono kaj poste en Meksiko kiel protagonisto de ¡Ay Jalisco, no te rajes!, kiu famigis lin internacie kiel unu de la ĉefaj artaj figuroj en Latinameriko, filmo en kiu kunaktoris kun Ángel Garasa, Lucha Reyes, Carlos López "Chaflán" kaj Gloria Marín, kun kiu havis amaferon. Dume li divorcis, ŝajne havis aliajn amaferojn, kaj dum la filmado de El Peñón de las Ánimas, de Miguel Zacarías, en 1943, li rilatis kun la juna María Félix, kiu iĝos lia dua kaj lasta edzino.
En 1952 li protagonistis kun la kantisto kaj aktoro Pedro Infante Dos tipos de cuidado, reĝisorita de Ismael Rodríguez, sia lasta granda filmo. Samjare oni filmis ankaŭ Tal para cual, kun Luis Aguilar, María Elena Marqués kaj la kantistino Rosa de Castilla. En sia lasta vivojaro, nome 1953, li akturis kun sia ĵusedzino María Félix en Reportaje kaj El rapto.
La 5-an de Decembro 1953, Negrete, post kelkaj ragoj en komato mortis estante nur 42-jaraĝa en Los-Anĝeleso, Kalifornio, pro kronika hepata malsano kiun li ne povis kuraci kiem li estis juna kaj neriĉa, nome hepatito C.[3] En Meksiko estis granda funebro.
La populareco de Jorge Negrete rilatas al la konstruo de la ikona figuro de "charro mexicano", nome elegante vestita kun larĝega ĉapelo rajdanto, muzikisto, belvoĉa kantisto, ĝoja kaj sentima, fakte nerealisma figuro ligita al la kamparema bildo de la meksikano postrevolucia. Ĉe Negrete tio aldoniĝis al vera senksalloga altireco, kio furoris ĉefe inter virinoj. Tiukadre okazis sukcesegaj turneoj tra tuta Sudameriko. Eĉ en la diktatura Hispanio lia prezentado asociiĝis al amasoj de "histeriaj" virinoj. Tio estis normala ĉe lia vivo, sed ne en tia Hispanio, kio rezultis en interveno de la polica guardia civil. Krome lia liberala ideologio okazis malfidon ĉe la frankismaj aŭtoritatoj,[4] en epoko en kiu ne estis diplomataj rilatoj de Hispanio kun Meksiko.