Joseph O. Fletcher | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Joseph Otis Fletcher |
Naskiĝo | 16-an de majo 1920 en Ryegate |
Morto | 6-an de julio 2008 (88-jaraĝa) en Sequim |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Oklahomo |
Okupo | |
Okupo | esploristo oficiro meteologo |
Joseph Otis Fletcher (16a de majo 1920 - 6a de julio 2008) estis usona aerarmea piloto kaj polusesploristo.[1]
Li studis Meteologion ĉe la Masaĉuseca Instituto de Teknologio kaj estis sendita al Alasko.[2]
La 19an de marto 1952 lia teamo surteriĝis per aviadilo C-47 sur glacimonto en la Arkta Oceano kaj establis veterstacion tie, kiu restis tie dum 22 jaroj ĝis la glacimonto rompiĝis.[3]
La 3an de majo 1952 piloto William P. Benedict kaj Fletcher kiel kunpiloto[4] flugigis tiun aviadilon al la Norda Poluso, iĝante la unuaj homoj kiuj surteriĝis tie kaj la unuaj homoj (kune kun sciencisto Albert P. Crary, kiu flugis kun ili) kiuj piediris sur la preciza geografia Norda Poluso. (Tamen aliaj fontoj opinias ke tion atingis sovetunia ekspedicio la 23an de aprilo 1948.[5])