José Antonio Aguirre | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jose Antonio Aguirre Lecube |
Aliaj nomoj | Dr. Azpilikoeta |
Naskiĝo | 6-an de marto 1904 en Bilbao |
Morto | 22-an de marto 1960 (56-jaraĝa) en Parizo |
Mortokialo | Korinfarkto |
Lingvoj | hispana • eŭska |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Universitato de Deusto |
Familio | |
Frat(in)o | Tomas Agirre Lekube (en) |
Parencoj | Juan Gómez de Lecube (en) (unuaranga kuzo) |
Okupo | |
Okupo | futbalisto advokato politikisto |
José Antonio Aguirre y Lecube, ankaŭ Agirre laŭ eŭska ortografio kaj prononce [agIrre], (Bilbao, 6-a de marto de 1904 - Parizo, 22-a de marto de 1960) estis politikisto hispana, membro de la Eŭska Naciisma Partio (PNV), unua lehendakari de la Eŭskia Registaro, same kiel Konsilanto pri Defendo de tiu unua eŭskia registaro, tasko kiun li plenumis dum la Hispana Enlanda Milito. Dum lia regado, la "Registaro de Eŭskio" luktis ĉe la flanko de la Dua Hispana Respubliko kaj oni kreis la Eŭska Armeo (Euzko Gudarostea).
Li estis futbalisto de la fama teamo Athletic Bilbao, advokato licenciita el la Universitato de Deusto kaj membro de la naciisma partio PNV, kaj kiel politikisto antaŭ iĝi Lehendakari, jam estis urbestro de la biskaja urbeto de Getxo, same kiel respondecisto de la entrepreno "Cho-Bil", dediĉata al fabrikado de ĉokolado. Post la morto de sia patro, li ekdirektoris la familiposedatan fabrikon de ĉokolado. Kiam li estis nur 27jara, apenaŭ proklamita la Dua Hispana Respubliko, li estis elektita urbestro de Guecho [gEĉo].
Aguirre intervenis decideme en la malsukcesaj klopodoj de redakto de Eŭska Statuto en 1931 kaj 1932, en kiuj oni planis la eŭskan aŭtonomion, inkludante Navaron.
La 5a de novembro 1933, du semajnojn antaŭ la ĝenerala balotado de la 19a de novembro, okazas referendumo en Alavo, Gipuzkoa kaj Biskajo, pri nova teksto de Statuto, kiu definitive abandonas la inkludon de Navaro. La teksto estis aprobita per granda majoritato (459.000 voĉoj por, 14.000 kontraŭ),[1] kvankam en Alavo la voĉoj poraj ne atingis la 50% de la censo.[2]
Malakcepto de la centra registaro, de urbestroj alavaj, kaj de la Karlisma Partio malhelpis la instalon de tiu aŭtonomio, kiu finfine okazis jam la 1-a de oktobro de 1936, post la komenco de la Enlanda Milito.