Juan Ginés de Sepúlveda | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 11-an de junio 1490 en Kordovo | |
Morto | 17-an de decembro 1573 (83-jaraĝa) en Pozoblanco | |
Religio | katolikismo vd | |
Lingvoj | hispana • latina vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Alma mater | Universitato de Bolonjo historia universitato de Alkalao vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto filozofo poeto politikisto vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Juan Ginés de Sepúlveda (1490-1573) estis hispana humanisto, filozofo, juristo, historiisto, latinisto, tradukisto de Aristotelo, mentoro de Filipo la 2-a (1527-1598), revizianto de la Nova Testamento, reĝa kronikisto de Karlo la 1-a kaj polemika proponanto de kolonia sklaveco en Ameriko, kontraŭe al Bartolomé de las Casas kiu defendis la indiĝenojn, en arda senvenkinta debato, konata kiel "La Valjadolida polemiko", en 1550.
Li same tenis akrajn polemikojn kun Erasmo de Roterdamo.[1] Li refutis Martenon Luteron kaj sintenis favore al Katerino de Aragono, onklino de Karlo la 5-a kaj edzino de Henriko la 8-a (1491-1537), kiu petis nuligon de la geedziĝo.
Kiel lertulo pri la greka kaj la latina, Sepúlveda studis teologion kaj kanonan juron en la Universitato de Alcalá de Henares, ricevinte sian doktorecon pri artoj kaj teologio en la Kolegio de Sankta Klemento, en Bolonjo, en 1523. Tie li studis sub orientiĝo de Pietro Pomponazzi (1462-1525), iu fakulo pri Averroes kaj arda sekvanto de Aristotelo.
La mecenoj de Sepúlveda inkluzivis, krom kelkajn kardinalojn -- tiaj kiaj Francisco Jiménez de Cisneros (1436-1517), Kajetano (1469-1534) kaj Francisco de Quiñones (1482-1540) -- aliajn italajn princojn, tiaj kiaj Alberto la 3-a Pio (1475-1531) kaj Ercole Gonzaga (1505-1563). Tia patroneco donis al li ŝancon atesti kaj respondi al sennombraj krizoj dum la komenco de la moderna epoko, kaj la plej grava el ili estis la reformoj en la Katolika Eklezio kaj la polemikoj pri la hispana justico rilate al la konkero de Ameriko.
La verkaro de Sepúlveda estas plurvaria kaj inkludas tradukaĵojn de Aristotelo, kies klopodojn li dediĉis la plejparton de sia vivo. La kardinalo Kajetano lin komisiis ankaŭ pri la revizio de la greka teksto de la Nova Testamento.