Juan Cristóbal GUNDLACH (Marburgo, 17-a de julio 1810 - Havano, 14-a de marto 1896), denaske Johannes Christoph Gundlach Redberg, estis natursciencisto el Kubo (ankoraŭ hispana kolonio), germandevena.
Li lernis taksidermion, pere de frato. Carlos Booth, kuba amiko revenonta al devenloko finiĝinte siajn studojn en Germanio, invitis lin portempe al sia hejmo en Kubo, kie li povus kolekti specimenojn. En 1839 li instaliĝis en Matanzas, kaj en 1841 proksime de Cárdenas. Tie, en 1844, li kolektis unu el la plej mirindaj birdoj de Kubo kaj la plej malgranda en la mondo, nome la "zunzuncito" (zunzuneto), kiun lin nomis Calypte helenae,[1] honore de Helena, la edzino de Booth, mortinta en epidemio de ĥolero en 1850. La notojn pri la malkovro li havigis al Juan Lembeye por ke li publikigu ilin en sia libro pri la birdoj de Kubo. En Januaro 1851, li ekkonis kaj amikiĝis kun Simón de Cárdenas y Rodríguez, kiu metis lin en sia hejom, el kiu formis parton Gundlach ekde 1855.
Li estis detalema psirkribanto de la kuba faŭno, kaj kolektis kaj studis insektojn, moluskojn, amfibiojn, reptiliojn, mamulojn kaj birdojn. Liaj kolektoj rezultis ege valoraj kaj konvertiĝis en muzeo de natura historio.
Li veturis en Eŭropon kaj Puertorikon, tiam ankoraŭ same hispana kolonio, sed li ĉiam revenis en Kubon.
Gundlach verkis la unuan grandan verkon pri la birdoj de Kubo, nome Ornitología Cubana, kaj aliajn gravajn verkojn por la kuba zoologio. Lia nomo estis registrita en la scienca nomo de pli ol sesdek speciojn. Lia entomologia kolekto enhavis 80 lignajn entomologiajn skatolojn. En ili estas 5497 specimenoj de 1705 specioj, el 993 genroj, 163 familioj, en naŭ ordoj: nome Coleoptera, Lepidoptera, Hymenoptera, Diptera, Homoptera, Orthoptera, Odonata kaj Neuroptera. El tiuj 60 % estas specioj registritaj nur en Kubo. Oni konsideras Gundlach kiel iniciatinto en Kubo de la agrikultura entomologio. Granda parto de lia kolekto estas komponita de himenopteroj, koleopteroj kaj lepidopteroj damaĝaj por la kultivoj.
En 1986, en la 90a jariĝo de lia morto, Kubo eldonis serion de poŝtmarkoj liahonore kun bildoj de diversaj birdoj de Kubo.
García, F. (1987). Las Aves de Cuba. Especies endémicas. Subespecies endémicas. Tomos I y II. Editorial Gente Nueva, La Habana. 207 pp.
Reyes, E.E.; Hidalgo Gato, M.; Álvarez, A.D. (2002). Juan Gundlach y su colección biológica. Cocuyo 12:20-21.
Santos Macías, O. (2006). Un estudioso de la avifauna cubana. 5 de septiembre digital ISSN 1605 – 2277 [1]
Alayo, P.; Hernández, L. R. (1987). Atlas de las mariposas diurnas de Cuba Lepidoptera: Rhopalocera). Ed. Cient. Tecn. Ciudad de La Habana. 48 p.
González, R. M. (1990). Juan Cristóbal Gundlach. Colección Biográfica. Ed. Academia. La Habana. 97 p.
Hernández. O. J. (1972). La Zoología en Cuba (desde 1868 a 1968). Serie Biol. 44: 1-77.
Perodin, H. J.; Trujillo, J. A. (1994). Johannes Christopher Gundlach y su aporte a la Zoología cubana. Resumen. Tercer Simposio Zoología y Segundo Congr. Latinoamericano de Teriología. La Habana.
Ramsden, C.T. (1918). Vida y exploraciones zoológicas del Doctor Juan C. Gundlach en Cuba (1839-1896). Memorias de la Sociedad Cubana de Historia Natural “Felipe Poey”. Volumen III. 1917-1918. Imprenta El Siglo XX de la Sociedad Editora Cuba Contemporánea. pp. 146-148
Schlachter, A. (1996). El tercer descubridor de Cuba. Periódico Granma, La Habana, 27 de septiembre de 1996.
Valdés, P. (1914). Catálogo general Zoología Museo cubano "Gundlach". Impr. "Cuba Intelectual", La Habana, 152 pp.
Dathe, W.; González, R.M. (2002). Johann Christoph Gundlach (1810-1896). Un naturalista en Cuba. Basilisken Press., Berlín. 245 pp.