Julian Aleksandrowicz | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Doktor Twardy |
Naskiĝo | 20-an de aŭgusto 1908 en Krakovo |
Morto | 18-an de oktobro 1988 (80-jaraĝa) en Krakovo |
Mortokialo | Tumoro |
Tombo | Kraków Military cemetery (en) |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Jagelona Universitato |
Okupo | |
Okupo | kuracisto hematologo philosopher of medicine (en) |
Julian Aleksandrowicz, pseŭdonomo Doktor Twardy (Malmola Doktoro) (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1908 en Krakovo, mortis la 18-an de oktobro 1988 sanmloke) – pola kuracisto pri interna medicino, profesoro de medicino, filozofo pri medicino kaj hematologo juddevena.
En 1933 finis Kuracistan Fakultaton de Jagelona Universitato. Dum la dua mondmilito batalis en septembra kampanjo. Dum tri jaroj estis malliberigita en geto de Krakovo, de kiu forkuris kaj iĝis aktiva membro de Pola Enlanda Armeo, distingita poste per Milita Ordeno Virtuti Militari kaj aliaj.
Aŭtoro de pluraj libroj:
Plurjara gvidestro de Klinika Hematologicza (Universitata Hospital-Fako) de Medicina Akademio en Krakovo. Li ankaŭ verkis primedicinajn artikolojn en semajnrevuo "Przekrój". En sia loĝejo ĉe la str. Maria Curie-Skłodowska kuracis private. Kiel amiko kaj kuracisto de poetino Halina Poświatowska helpis al ŝi forveturi al Usono por operacii la koron. Seninterese apogis ŝin dum batalo kontraŭ la malsano.
Li mortis en Krakovo post longa luktado kontraŭ karcinomo. Entombigita en la loka Milita Tombejo.