Jura Soyfer | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Jura Soyfer | ||
Naskiĝo | 8-an de decembro 1912 en Ĥarkivo | |
Morto | 16-an de februaro 1939 (26-jaraĝa) en Buchenwald | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Tifo vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | |
Partio | Komunista Partio de Aŭstrio vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto dramaturgo ĵurnalisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jura SOYFER (hebree יורה זויפר, naskiĝinta la 8-a de decembro 1912 en Ĥarkivo, mortinta la 16-a de februaro 1939 en la koncentrejo de Buchenwald) estis aŭstra politika verkisto. En la koncentrejo de Dachau li skribis kun la komponisto Herbert Zipper la t.n. Dachau-kanto kun bonkonata refreno pri Arbeit macht frei.[1]
Soyfer pasigis siajn junajn jarojn en Ĥarkivo en burĝa juda familio, kiu rifuĝis tra Konstantinoplo al Vieno. Dum la lerneja tempo ĉe la realgimnazio de Hagenmüllergasse li aliĝis en 1927/28 al la Ligo de socialistaj mezlernejanoj kaj laboris ekde 1929 ĉe la Politika kabaredo de la Socialdemokratia Partio de Aŭstrio.
Post la abiturienta ekzameno li studis de 1931-35 germanistikon kaj historion ĉe la Universitato de Vieno. Samtempe li regule skribis por la taggazeto Arbeiterzeitung, kie li unuafoje verkiste aperis en 1930 per la prozaĵciklo Menschen der Landstraße. Ekde 1933 li verkis satiraĵojn por la socialdemokrata magazino Der Kuckuck.
Post la Februaraj bataloj de 1934 li komencis labori por la Komunista Partio de Aŭstrio, seniluziiĝinte per la sinteno de la partiestraro socialdemokrata. Pro tio li arestitis en novembro de 1937, malliberigote en februaro 1938 dum ĝenerala amnestio. Tuj post la politika nuligo de Aŭstrujo - kiam li provis fuĝi en Svislando - li malliberigitis kaj transportitis Insbrukon, poste en la koncentrejon de Dachau. En aŭtuno li venis al Buchenwald. Kvankam liaj gepatroj sukcesis akiri por li enmigro-vizon por Usono kaj lia malliberigo estis jam decidita, li mallonge post tio mortis pro tifo.
Lia verkaro (el kiu pluraj tekstoj malaperis) konsistas el artikoloj ĵurnalistaj (i.a. dokumentadoj pri Germanujo en 1932, kie li vigle kaj profete antaŭvidis la nacisocialisman minacegon), el studoj literaturhistoriaj kaj teatrokritikaj (kiuj atestas la parencon spiritan de Soyfer kun François Villon, Ludwig Börne kaj Johann Nestroy), el etaj historioj, el poemoj kaj leteroj. Krome konserviĝis la romanfragmento So starb eine Partei pri la historio de la socialdemokratio aŭstra antaŭ ĝia forpelo el la oficiala politika vivo 1934, kiu hodiaŭ taksitis esti lia plej grava verko.
Furoris ekde la 1980-aj jaroj sub pseŭdonimo eldonitaj verkoj por la legendoriĉaj vienaj kabaredoj de la tempo inter la du mondmilitoj (i.a. Literatur am Naschmarkt, ABC). Ĉe parte dialekte skribitaj parodiaj verketoj kiel Der Weltuntergang (1936), Der Lechner Edi schaut ins Paradies (1936), Astoria (1938), Vineta (1937) kaj Broadway-Melodie 1492 (1937) Soyfer orientiĝis (kiel Jimmy Berg, la muzikigisto de liaj poemoj) pri la programaro de la samtempa tendencliteraturo. Ĝi intence rompiĝis kun la tradicioj de burĝa teatro- kaj kulturkoncepto por kontraŭbatali faŝismajn ideojn. Krome senteblas influoj de la viena popolteatro de la 19-a jarcento, per kio Soyfer provis montri la danĝerajn banalaĵojn de ĉiutaga pensado kaj venki ilin.
Post 1945 propagandis por Soyfer kaj la remalkovro de tiaj enhavoriĉaj kabaredaĵoj aktoroj kiel Otto Tausig, Helmut Qualtinger, Leon Askin kaj verkistoj kiel Hans Weigel, sed vane. Nur post la eldono de la verkaro en 1980 komenciĝis rememoro de unu el la plej gravaj aŭstraj dramatistoj.
En Vieno baptiĝis strato laŭ Soyver en 1981; en la urbo ekzistas Soyfer-teatro (ekde 1983) kaj Soyfer-societo (ekde 1988).