János Frivaldszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de junio 1822 en Rajec |
Morto | 29-an de marto 1895 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, Jobb oldali falsírboltok, J-546 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | zoologo entomologo ornitologo |
János Frivaldszky [jAnoŝ frivaldski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Frivaldszky János estis hungara zoologo, entomologo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1873).
János Frivaldszky [1] naskiĝis la 17-an de junio 1822 en Rajec. Li mortis la 29-an de marto 1895 en Budapeŝto.
János Frivaldszky frekventis gimnaziojn en diversaj urboj de Supra Hungarujo, fine li ricevis abiturienton en Vác. Inter 1840-1847 li lernis en universitato de Pest (urbo) por iĝi inĝeniero, sed samtempe li iomete laboris en Hungara Nacia Muzeo. Baldaŭe li akiris pli gravajn postenojn en la Nacia Muzeo. Li okupiĝis precipe pri insektoj, kelkfoje li kolektis ilin en Balkano.