János Viski | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de junio 1906 en Kluĵo |
Morto | 16-an de januaro 1961 (54-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 1/1-1-1-16 ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto universitata instruisto ![]() |
VISKI János (viŝki) estis hungara komponisto, naskita en Kolozsvár la 10-an de junio 1906 kaj mortinta en Budapeŝto la 16-an de januaro 1961.
Li preparis sin violonisto, sed 19 jare post tri memstaraj koncertoj li lasis sian ambicion favore al komponado. En 1927 li estis lernanto de Zoltán Kodály. En 1940 li estis instruisto de Nemzeti Zenede de Budapeŝto, en 1941 li estis direktoro de la konservatorio de Koloĵvaro. Ekde 1942 ĝis sia morto li estis profesoro de komponado en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt de Budapeŝto. Liaj komponaĵoj estis honorigitaj en 1942 per Memormedalo Greguss.