Jászfényszaru | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 5126 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 5 807 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 76 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 34′ N, 19° 43′ O (mapo)47.56666666666719.716666666667Koordinatoj: 47° 34′ N, 19° 43′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 76,16 km² (7 616 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Jászfényszaru [+] | |||||
Jászfényszaru [jAsfEnjsaru] estas urbo en meza Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en Distrikto Jászberény.
Jászfényszaru situas ĉe bordo de rivero Zagyva, ne tro for de la centro Jászberény.
Pli frue avaroj loĝadis tie. La regiono apartenas al "Jasujo", en la 13-a jarcento jasoj ricevis permeson loĝi ĉe la rivero Zagyva. Post la turka epoko la komunumo apenaŭ estis loĝata. Inter 1831 kaj 1872 Jászfényszaru estis kampurbo, poste grandvilaĝo, ekde 1993 iĝis urbo. Apud la urbo la firmao Samsung fondis filian fabrikon, krome oni produktas agraraĵojn.
En Jászfényszaru naskiĝis brodisto Józsefné Szakács.