József Szigeti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szigeti József |
Naskiĝo | la 5-an de septembro 1892 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 20-an de februaro 1973 en Luzern (Svislando) |
Tombo | Cemetery of Clarens (en) , C 1171 |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Usono (1951–) Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Parencoj | Nikita Magaloff (en) (bofilo) |
Okupo | |
Okupo | violonisto muzikinstruisto |
József Szigeti [jOĵef sigeti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szigeti József estis mondfama hungara violonisto.
József Szigeti [1] naskiĝis la 5-an de septembro 1892 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de februaro 1973 en Luzern (Svislando).
József Szigeti devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Reĝa Muzikakademio de Budapeŝto. Lia plej grava instruisto estis Jenő Hubay. Szigeti debutis en koncerto en 1905 en Nagykanizsa, poste li muzikadis en Berlino kaj Dresdeno, en la sekva jaro en Londono. Li ankaŭ instruis en Londono kaj Berlino. En 1913 li ricevis tuberkulozon, tial li resaniĝis en Davos, kie li konatiĝis kun Béla Bartók. Ekde 1917 li instruis en konservatorio de Ĝenevo, post 2 jaroj li edziĝis, poste li koncertadis en Usono kaj Eŭropo (eĉ en 1924 en Soveta Rusio). Inter 1932-1939 li koncertadis ankaŭ en Hungario. En 1951 li ricevis usonan ŝtatanecon, tamen li vivis plu en Svislando. Depost 1960 li ne faris koncertojn, li okupiĝis pri instruado kaj verkado. Lastfoje li vizitis Hungarion en 1963.