La kaldrono de Gundestrup estas kelta kaldrono el la 2-a jarcento a.K. trovita en torfejo ĉe la urbeto Aars en Jutlando, Danio (56° 49′ N 9° 33′ O / 56.817 °N, 9.550 °O (mapo)). Ĝi konsistas el 13 arĝentaj platoj, el kiuj 12 estas riĉe ornamitaj, kaj estas 42 cm alta kun diametro je 69 cm.
La ornamado montras bildojn el la kelta mitologio, aŭ laŭ aliaj interpretoj el la ĝermana kaj traka mitologioj, dibildojn kaj ritualojn. Pro tio, kaj ankaŭ pro la materialo oni supozas, ke ĝi servis al oferritualoj.
La kaldrono de Gundestrup troviĝas nun en la Dana Nacia Muzeo en Kopenhago kaj estas unu el ties plej famaj artaĵoj. Kopio de la kaldrono troviĝas en la Musée gallo-romain de Fourvière (gaŭlromia muzeo) en Liono, Francio.
La kaldrono estis malmuntita kaj deponita en seka parto de torfejo, kie oni retrovis ĝin en 1891. Oni trovis 13 platojn: unu rondan, kvin longajn ortangulojn (nomitaj per majuskloj, A ĝis E) kaj sep plimallongajn ortangulojn (nomitaj per minuskloj, a ĝis g). Unu malgranda ortangulo mankas. La platoj konsistas el 97% pura arĝento, iuj partoj estas orumitaj.
La dana arkeologo Sophus Müller rekonstruis la kaldronon en 1892 en la nuna formo, kun la kvin platoj ene, la sep ekstere kaj la ronda kiel fono. Li faris tion laŭ rekomendo de Klindt-Jensen.
La kaldrono surhavas multajn motivojn ilustrantajn la keltan mitologion, ekzemple la cervodion Cernunnos, Taranis, aŭ ankaŭ persono - dio aŭ giganto, kiu metas mortintajn batalintojn en kaldronoj por revivigi ilin. En la kelta mitologio "magia" kaldrono povas, laŭ la legendoj, aŭ doni nutraĵon al miloj da homoj, kiel la abunda kaldrono de Dagda, aŭ doni universalan konon al tiu kiu gustumas la enhavan, aŭ revivigi mortintojn. La sankta gralo de la reĝo Arturo estas kristanigita versio de la abunda kaldrono aŭ de la konokaldrono.
Sur la Kaldrono de Gundestrup troviĝas ankaŭ bildoj de ekzotikaj bestoj, kiel leonoj aŭ delfenoj. Tio montras, ke la kreantoj de la kaldrono havis ligojn aŭ konojn de la mediteranea mondo.
La ronda funda plato estas ornamita de taŭro. Malantaŭ ĝi troviĝas viro kun lanco, ŝajne atakonta la taŭron. Troviĝas ankaŭ du hundoj, unu super la kapo de la taŭro, la alia sub ties hufoj.
Sur ĉiu el la sep eksteraj platoj troviĝas meze situanta busto, kiu verŝajne reprezentas dion. La platoj "a" ĝis "d" montras barbohavajn virajn figurojn, la tri aliaj ŝajne virinajn.
La plato A montras centre figuron kun kornoj (ne kornaro) sidantan, kiun oni kutime identigas kiel la dion Cernunnos. Dekstramane li tenas torkon, maldekstramane kornohavan serpenton. Maldekstre videblas cervo kun kornaro, simila al tiu de la dio. Dekstre troviĝas aliaj bestoj: hundoj, katoj, bovoj kaj homa figuro rajdanta sur fiŝo aŭ delfeno. Oni ofte komparas tiun scenon al Paŝupatio, la sinjoro de la bestoj, en la Indusocivilizo.
Sur la plato B troviĝas diino kaj ambaŭflanke 6-radia rado kaj mitaj bestoj: du elefantsimilaj estaĵoj kaj du grifoj. Sub la busto de la diino kuŝas granda hundo.
La plato C montras barban dion, kiu tenas rompiĝintan radon. Ankaŭ pli malgranda, saltanta figuro kun korna helmo tenas la radon. Sub la saltanta figuro troviĝas korna serpento. La grupo estas ĉirkaŭita de elefantoj kaj grifoj. La dio estis identigita kiel la ira Dagda. La radradioj estas montritaj malsimetriaj, sed oni povas supozi dek du radiojn por la tuta rado, kio kongruus kun tombejaj trovaĵoj de batalĉaroj.
La plato D montras mortigon de virbovoj. La tri virbovoj estas prezentataj en vico, turniĝintaj dekstren. Po unu viro atakas la bovojn per glavo. Sub iliaj hufoj kuras dekstren hundo; super la dorsoj de la bovoj troviĝas tri katoj, ankaŭ ili kuras dekstren.
Sur la plato E montriĝas inicorito. Sur la malsupra duono, vico de batalontoj kun lancoj kaj ŝildoj, akompanata de muzikistoj , marŝas maldekestren.
Maldekstre staras granda figuro, kiu subakvigas viron en grandan kaldronon. Sur la supra duono, batalontoj, nun kiel rajdantoj kaj ŝajne post sukcesa inico foriras de la kaldrono.
Interese estas, ke en postaj keltaj mitoj ekzistas la rakonto pri revivigo de mortintaj batalintoj per kaldrono.
La kaldrono de Gundestrup estas la plej granda konata arĝenta trovaĵo el la eŭropa ferepoko. La stilo kaj la tekniko supozigas trakan devenon, kvankam la bildoj estas keltaj. Tial ekzistas diversaj teorioj pri la deveno de la kaldrono.
Bergquist kaj Taylor supozas kreadon far traka metiisto, eble menditan de kelta skordisko. La kaldrono eble venis norden per cimbroj, kiu konkeris ĉirkaŭ 120 a.K. la mezan danuban regionon (en la nuntempaj nordokcidento de Bulgario kaj sudokcidento de Rumanio). Kontraŭe R. Hachmann pledas por okcidenta deveno, t.e. el Gaŭlio.
Olmsted interpretas la ikonografion kiel prototipon de la iraj mitoj de la Táin Bó Cúailnge, kaj la kornhavan figuron kiel Cú Chulainn anstataŭ Cernunnos.