Kamfeno | ||||
![]() | ||||
![]() | ||||
Alternativa(j) Nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | C10H16 | |||
PubChem-kodo | 66216 | |||
ChemSpider kodo | 6364 | |||
CAS-numero-kodo | 79-92-5 | |||
Karakterizaĵoj | ||||
Aspekto | kristaleca solidaĵo | |||
Refrakta indico | 1,4402 | |||
Molmaso | 136.23 g·mol−1 | |||
Smiles | C1(=C)C(C)(C)C2CC1CC2 | |||
Denseco | 0,842 g/cm3 | |||
Fandopunkto | 51 °C (124 ℉; 324 K) | |||
Bolpunkto | 159 °C (318 ℉; 432 K) | |||
Akva solvebleco | tre malmulte solvebla | |||
Ekflama temperaturo | 40 °C (104 ℉; 313 K) | |||
Mortiga dozo (LD50) | 5000 mg·kg−1 (buŝe, muso) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Riskoj | R11 R36/37/38 R50/53 | |||
Sekureco | S16 S25 S26 S29 S37/S39 S57 S60 S61 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1][2] | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| |||
GHS Signalvorto | Damaĝo | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H226, H228, H319, H400, H410 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P233, P240, P241, P242, P243, P264, P273, P280, P303+361+353, P305+351+338, P337+313, P370+378, P391, P403+235, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
La kamfeno estas ducikla unuterpeno, preskaŭ tute nesolvebla en akva medio, tamen, tre solvebla en ordinaraj organikaj solvaĵoj. Ĝi estas tre volatila en meditemperaturo kaj posedas fortegan akregan odoron. Krom tio, ĝi estas konstituanto de pluraj esencoleoj, same kiel terebintino, cipresoleo, kamforoleo, citronelalo, oleo de oranĝofloroj aŭ nerolo, zingibroleo, kaj Valerianoleo.
La kamfeno same uzatas en la preparado de parfumoj kaj odorhavaĵoj kaj kiel gustiga aldonilo por la manĝaĵoj. En la antikveco, ĝi estis uzita meze de la 19-a jarcento, kiel brulaĵo por lampoj, tamen ĝia uzo estis limigita pro ties eksplodebleco. Industrie, la kamfeno estas uzata en la kamforestigo, produktado de insekticidoj same kiel la poliklorokamfeno, preparado de terinono (komponaĵo de la mergoleo por mikroskopio), kaj produktado de odorhavaj substancoj tiel kiel izobornila acetato, cedrolo, musterono[3], santalidolo[4].
La kamfeno estas industrie produktebla ekde ties plej abunda kombinaĵo, la alfa-pineno[5], per heterogena kataliza izomerigo[6] laŭ normala premo kaj temperaturoj malpli altaj ol 100 °C. Fine, ĝi estas izolita pere de frakcia distilado sub reduktita premo.
Kelkaj plantoj entenas ĉi-komponaĵon samkiel Kaempferia rotunda[7] kaj la Kaempferia angustifolia[8].