Kaposfő [kapoŝfO] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Kadarkút. Ĝis 1942 la oficiala nomo Szomajom [somajom].
Kaposfő situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Dombóvár-Nagykanizsa, laŭ fervojo Dombóvár-Gyékényes. Kaposvár troviĝas 13, Kadarkút 18 km-ojn.
En 1872 la fervojaj reloj atingis la komunumon. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.