Kara Mustafa | |||||
---|---|---|---|---|---|
Kara Mustafa, Granda Veziro
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1634 en Merzifon | ||||
Morto | 25-an de decembro 1683 en Beogrado | ||||
Mortis pro | Mortpuno vd | ||||
Mortis per | Ligature strangulation (en) vd | ||||
Tombo | Edirne vd | ||||
Lingvoj | Osmanida turka vd | ||||
Ŝtataneco | Otomana Imperio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Köprülü family vd | ||||
Parencoj | Köprülü Mehmed Pasha (en) (bopatro) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militisto politikisto militestro vd | ||||
Laborkampo | Militaj aferoj kaj politiko vd | ||||
Aktiva en | Otomana Imperio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kara Mustafa Paŝao (1634 en Marınca ĉe Merzifon, Eyâlet Sivas; 25-an de decembro 1683 en Belgrado) estis dum la regtempo de la sultano Mehmed la 4-a veziro de la Otomana Imperio kaj ĉefkomandanto dum la dua konkerado de Vieno.[1]
Kara Mustafa estas la adoptita filo de la veziro Mehmed Köprülü. En 1658 li partoprenis en milito kontraŭ György Rákóczi la 1-a la princo de Transilvanio. En la jaro 1960 li iğis la Beylerbey (princreganto) kaj 1667 post la morto de lia adopta frato Ahmed Köprülü li mem iĝis veziro por la sultano Mehmed la 4-a. [2]
En 1678 li estis petita de la kontraŭhabsburga grafo Imre Thököly ĉu li partoprenu la batalon kontraŭ la Habsburgoj. Li konsentis kun la espero ricevi postenon kiel loka reganto. Post la sukcesa konkerado de Transilvanio ili decidis daŭrigi la 6-an de aŭgusto 1682 la batalon kontraŭ Leopoldo la 1-a kaj en 1683 ili komencis la konkeradon de Vieno. La timigita imperiestro Leopoldo la 1-a forlasis la landon kaj venigis la polan kompensmilitistaron gvidita de Jan la 3-a Sobieski, kiu defendis la 12-an de septembro 1683 Vienon kontraŭ la osmana militistaro de Kara Mustafa en la tiel nomata Batalo de Vieno (vidu la apudan pentraĵon).
Pro la granda simbola malvenko li estis mortigita la 25-an de decembro 1683 en Belgrado fare de la komandantaro de la sultano Mehmed la 4-a veziro de la Otomana Imperio.