Karin Bergöö Larsson | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de oktobro 1859 en Örebro |
Morto | 17-an de februaro 1928 (68-jaraĝa) en Sundborns |
Mortokialo | Stomaka ulcero ![]() |
Lingvoj | sveda |
Ŝtataneco | Svedio ![]() |
Alma mater | école d'art d'August Malmström (en) ![]() Fruntimmersavdelningen vid Kungliga Akademien (en) ![]() Franska Skolan (en) ![]() ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Adolf Axel Bergöö (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Carl Larsson (1884–1919) ![]() |
Infanoj | Brita Larsson, Lisbeth Larsson (en) ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo artisto textile artist (en) ![]() ![]() |
Karin Larsson, denaske Bergöö, (3-a de Oktobro 1859 – 18-a de Februaro 1928) estis sveda artistino kaj dezajnistino, kiu ege kunlaboris kun sia edzo, la artisto Carl Larsson, kaj estis ofte modelo de liaj pentraĵoj.
Ŝi studis en Stokholmo kaj poste translokiĝis al kolonio de artistoj en Grez-sur-Loing, je 70 km de Parizo, kaj tie konis tiun kiu estos ŝia edzo kaj artista kunlaboranto, nome Carl Larsson; ili enamiĝis kaj en 1883 revenis al Stokholmo kie geedziĝis, poste revenas al Grez-sur-Loing, kie naskiĝis ilia unua filo, Suzanne, en 1884. La venontan jaron ili revenis en Svedion.
Post diversaj translokiĝoj, en 1888 la patro de Karin donacis al ili Lilla Hyttnäs, domo en Sundborn ĉe Falun, nune dom-muzeo de Larsson, kiun li montris ofte en multnombraj akvareloj, kiel simbolo de la familia feliĉo kaj prospero. Karin estis kunlaboristino kaj kaj kritikistino de la verkoj de Carl, krom lia ĉefa modelo. Ŝi zorgis pri la gefiloj kaj la granda domo, kie ŝi kanaligis siajn proprajn artajn sentojn dezajnante elementojn por sia hejmo. Ŝi ekzemple dezajnis kaj produktis grandan kvanton de tekstiloj uzitaj hejme, brodaĵojn, kaj vestaĵojn por ŝi kaj la gefiloj, kaj meblojn kiuj estis konstruitaj de la loka ĉarpentisto.[1] Ŝia stilo montriĝis en la pentraĵoj de Carl, kreante modernan svedan stilon:[2][3][4] Kontraste kun la tiama stilo de pezaj malhelaj mebloj, ŝiaj lumplenaj internoj miksas svedan folklorecan dezajnon kun influoj fin de siècle, japanaj kaj britaj.[5] Ankaŭ ŝiaj tekstilaj dezajnoj kaj koloroj estis novigaj, kun abstraktaj modeloj, vivaj koloroj, brodaĵoj kun stiligitaj plantobildoj, blanknigraj japanaj temoj ktp.[6]
Tri pentraĵoj montrantaj Karin Larsson fare de lia edzo, Carl Larsson: