Karl Ferdinand Becker | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de julio 1804 en Leipzig |
Morto | 26-an de oktobro 1877 (73-jaraĝa) en Plagwitz |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Saksio |
Alma mater | Thomas-lernejo je Lepsiko |
Okupo | |
Okupo | muzikologo komponisto universitata instruisto orgenisto |
Carl Ferdinand BECKER (naskiĝis la 17-an de julio 1804 en Lepsiko; mortis la 26-an de oktobro 1877 en Plagwitz ĉe Lepsiko) estis germana orgenisto kaj muzikverkisto.
Becker naskiĝis en 1804 kiel filo de kuracisto kaj verkisto en Lepsiko. Kiel lernanto li vizitis la Thomas-lernejon je Lepsiko. Liaj instruistoj Johann Gottfried Schicht (1753–1823) kaj Friedrich Schneider (1786–1853) edukis lin kiel muzikisto. Ekde 1820 ĝis 1833 li estis violonisto en Gewandhausorchester. En la jaro 1825 li fariĝis orgenisto ĉe la Petro-preĝejo kaj en 1837 ĉe la Nikolai-preĝejo. En 1848 li fariĝis instruisto por orgeno kaj muzikhistorio ĉe la Reĝa Konservatorio de Muziko je Lepsiko. En 1834 li laboris ĉe la Neuen Zeitschrift für Musik kaj estis kunfondinto de la Bach-Societo en la jaro 1850. Li mortis en 1877 proksime de Lepsiko.