Karl Friedrich Hermann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1804 en Frankfurto ĉe Majno |
Morto | 31-an de decembro 1855 (51-jaraĝa) en Göttingen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germana Federacio (1815–) Grandduklando Frankfurto (1806–1815) Sankta Romia Imperio (–1806) |
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo Universitato de Lepsiko |
Okupo | |
Okupo | antropologo universitata instruisto klasikisto arkeologo arthistoriisto klasika filologo |
Karl Friedrich HERMANN (naskiĝinta la 4-an de aŭgusto 1804 en Frankfurto ĉe Majno, mortinta la 31-an de decembro 1855 en Göttingen) estis germana klasika filologo. Estante filo de libroeldonisto li nuptis en 1833 Helena Rebekka Claus (unu filino) kaj en 1835 Christiane Frieder (unu filo, du filinoj).
Post gimnazifrekventado en Weilburg li studis klasikan filologion inter 1820 kaj 1822 en Hajdelbergo (ĉe Friedrich Creuzer), ekde 1822 en Lepsiko (ĉe Gottlieb Hermann); en 1824 li doktoriĝis post defendo de la disertaĵo Specimen commentarii critici in Plutarchi de superstitione libellum. Habilitiĝo sukcesis en 1816 ĉe la Universitato de Hajdelbergo; en 1832 li orde ekprofesoris en Marburg kaj 1842 en Göttingen. Tie li ankaŭ responsis pri arkeologio.
Lia esploraj kampoj ampleksis la tuton de studoj pri antikva epoko. Li verkis la manlibron Handbuch der griechischen Staatsaltertümer vom Standpunkte der Geschichte entworfen (1831, ³1841 kaj ⁴1855; unua parto de lia Lehrbuch der griechischen Antiquitäten) - la dua kaj tria partoj estis Lehrbuch der gottesdienstlichen Altertümer der Griechen (1846) kaj Lehrbuch der griechischen Privataltertümer mit Einschluß der Rechtsaltertümer (1852). Liaj propraj esploroj (kiuj ja altvalorigis la menciitan manlibron) temis pri Lakonio, kriminala juro, justico (en Grekujo kaj speciale en Atiko), kronologio, helenaj historio, kulturo kaj kultaro. Plibonigita eldono de la becker-a verko Charikles (1854) ankaŭ apartenas al tiaj okupiĝoj.
Tamen kuŝis liaj plej gravaj atingoj en la kampo de helena kaj romia literaturoj. Hermann ne nur rafinis tekston de Platono (1851-52); lia laboraĵo Geschichte und System der platonischen Philosophie I (1839) estis la unua provo (alie ol Friedrich Schleiermacher kaj Friedrich Ast) ke la leganto komprenu la biografion/evoluon de la filozofo mem. Krom aliaj aferoj pri antikva filozofio gravegis eldonoj de verkoj de Aristofano kaj (kun komento) de Quomodo historia conscribenda sit de Luciano. (1828).
Rilate al romia literaturo li finis fare de Ulrich Friedrich Kopp ekigita eldono de Marciano Kapela (1836) kaj liveris argumentojn pri la aŭtentikeco de la leterinterŝanĝo inter Cicerono kaj Marko Bruto (1844-47). Krome Hermann montris la vojon je korekta ŝato de la manuskriptoj kaj skolioj de Aulus Persius Flaccus kaj Juvenalo: tion li kronis per kritika eldono de la satiroj de Persius, Juvenalo kaj Sulpicia (1854). Per laboraĵoj pri romiaj satiristoj kaj grekaj filozofoj (antaŭ ĉio pri Platono) Hermann iĝis gravega por la sekvinta generacio da esploristoj kaj ilia publika bildigo de la antikva mondo. Kompletan superrigardon pri la fascina antikva mondo oni gajnis danke al la verko Kulturgeschichte der Griechen und Römer kiu postmorte eldonitis fare de la disĉiplo Karl Gustav Schmidt, 1857-58).