Karl Friedrich von Gärtner | |
---|---|
Karl Friedrich von Gärtner; bildo de Emil Orth | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de majo 1772 en Göppingen |
Morto | 1-an de septembro 1850 (78-jaraĝa) en Calw |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Virtembergo |
Alma mater | Universitato de Tubingeno |
Familio | |
Patro | Joseph Gärtner |
Okupo | |
Okupo | botanikisto likenologo kuracisto |
Karl Friedrich von GÄRTNER (naskiĝinta la 1-an de majo 1772 en Calw, mortinta samloke la 1-an de septembro 1850) estis germana naturscienculo kaj filo de la botanikisto Joseph Gärtner.
Post trejniĝo pri farmakologio en Stutgarto li estis du jarojn ĉe Karlo-lernejo. Poste li studis medicinon en Jena kaj Göttingen kaj eklaboris kuraciste en Calw.
Li prilaboris la suplementan volumon de la patra verko »Karpologie« (Leipzig 1805–1807, kun la kuprogravuraj tabuloj 181–255) kaj la parton pri kriptogamoj de la gmelin-a verko »Flora sibirica« kun aneksaĵo por ties kvina volumo.
Ekde 1826 li publikigis rezultojn pri kruciĝo-provoj ĉe diversaj kreskaĵoj. Tiaj eksperimentoj daŭris 25 jaroj kaj ilia frukto estis »Beiträge zur Kenntnis der Befruchtung der vollkommenen Gewächse« (Stuttgart 1844) kaj »Versuche und Beobachtungen über die Bastarderzeugung im Pflanzenreich« (dua eldono, Stuttgart 1849).
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p. 358 (tie ĉi interrete)