Karl Merkatz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de novembro 1930 en Wiener Neustadt |
Morto | 4-an de decembro 2022 (92-jaraĝa) en Irrsdorf |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Universitato Mozarta de Salcburgo (1955–) |
Parencoj | |
Okupo | |
Okupo | teatra aktoro lignaĵisto aktoro verkisto televida aktoro filmaktoro muzikisto redaktisto |
Karl MERKATZ (naskiĝinta la 17-an de novembro 1930 en Wiener Neustadt, mortinta la 4-an de decembro 2022 en Straßwalchen-Irrsdorf[1]) estis aŭstra aktoro. Li ludis en multaj aŭstraj filmoj kaj teatraĵoj. Inter liaj plej konataj roloj estis Karl Bockerer (en la serio Der Bockerer) kaj Edmund/Mundl Sackbauer (en la serio Ein echter Wiener geht nicht unter).
Estante filo de ilarfaristo kaj teksistino li trejniĝis ĉarpentistece. Poste li lernis aktoradon en Salcburgo, Vieno kaj Zuriko. Je Mozarteum-konservatorio de Salcburgo li diplomiĝis kun la plej bonaj notoj.[2] Sekvis teatraj dungiĝoj i.a. en Heilbronn (1951–1968), Nurenbergo (Städtische Bühnen, Salcburgo (Salzburger Landestheater), Kolonjo (Bühnen der Stadt Köln), Hamburgo (Deutsches Schauspielhaus; Thalia Theater), Munkeno (Münchner Kammerspiele), Klagenfurt (Stadttheater Klagenfurt) kaj Vieno (Theater in der Josefstadt; Burgtheater; Theater an der Wien). Sume li spekteblis en pli ol 150 scenejaj foloj. Lia plej ŝatata dramo estis Atendante Godot.
En Heilbronn li ekkonis Martha Metz kiun li nuptis en 1956. Ili ekloĝis en Irrsdorf en Salcburgio; naskis ŝi du filinojn, Gitta (* 1958) kaj Josefine (* 1962).
Karl Merkatz prezentis multajn rolojn filme kaj televide. Al ĉiuj aŭstroj li konatiĝis danke al furora televidserio de ORF inter 1975 kaj 1979 titole Ein echter Wiener geht nicht unter kun legendaj sociaj enrigardoj en fikcian laboristan familion. Ankaŭ filmoj de la reĝisoro Franz Antel pri la elpensita viena buĉisto Karl Bockerer havis grandajn sukcesojn. Bockerer, kontraŭuloj de naziismo, montratas dum diversaj gravaj historiaj eventoj de la respubliko: post Anschluss, dum la okupado de Aŭstrio de inter 1945 kaj 1955, en 1956 (Hungara revolucio kaj okupado de najbara Hungario fare de la Ruĝa Armeo) kaj en 1968 dum la Praga printempo. Por la unua parto li honoritis ĉe la Moskva Internacia Kinofestivalo.
Ekde 2005 li personigis la rolon de Benesch von Diedicz en la teatraĵo König Ottokars Glück und Ende de Franz Grillparzer. La enscenigo videblis dum la Festivalo de Salcburgo kaj ekde oktobro 2005 je Burgteatrejo. Salcburge li ankaŭ ludis en 2005 je Jedermann-dramo.
En la 1970-aj jaroj Merkatz ankaŭ surbendigis kelkajn siajn kantojn disken.
Karl Merkatz ankaŭ engaĝiĝis por la platformo SOS Mitmensch por gardi homajn rajtojn. Ties estro li estis inter 1999 kaj 2001.