Karlova Ves | ||
hungare: Károlyfalu, germane: Karlsdorf | ||
kvartalo | ||
Karlova Ves
| ||
|
||
Oficiala nomo: Karlova Ves | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Bratislavo | |
Distrikto | Distrikto Bratislavo 4 | |
Historia regiono | Supra Hungarujo Pozsony | |
Parto de | Bratislavo | |
Tipo de parto | Urba parto | |
Rivero | Danubo | |
Situo | Karlova Ves | |
- alteco | 150 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 09′ 10″ N 17° 03′ 28″ O / 48.15278 °N, 17.05778 °O (mapo) | |
Areo | 10,948 km² (1 094,8 ha) | |
Loĝantaro | 33 559 (2005) | |
Denseco | 3 065,31 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1786 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 84104 | |
Telefona antaŭkodo | +421-02 | |
Aŭtokodoj | BA | |
NUTS | 529397 | |
Situo de la urbo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
| ||
Karlova Ves enkadre de Bratislavo
| ||
Vikimedia Komunejo: Karlova Ves, Bratislava | ||
Retpaĝo: www.karlovaves.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Karlova Ves (hungare Károlyfalu [kArojfalu], germane Karlsdorf) estas iama vilaĝo, nun urboparto de Bratislavo en Slovakio. La loknomoj en ĉiuj lingvoj signifas: Vilaĝo de Karolo.
Karlova Ves situas laŭ maldekstra bordo de Danubo inter Devín kaj centro de Bratislavo. Urbocentro de la ĉefurbo troviĝas je 4 km.
La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko. La tataroj en 1242 detruis la vilaĝon. La refondiĝo, samtempe la unua mencio okazis en 1288. En 1360 la vilaĝo ricevis privilegiojn, kiuj estis la samaj de Pozsony. En 1605 Stefano Bocskai, en 1619 Gabrielo Bethlen okupis la vilaĝon. La Habsburgoj reokupis ĝin post 2 jaroj. Pro ĥoleroj multaj mortis en 1831 kaj post 5 jaroj. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Bratislavo, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.