Katedralo Nia Sinjorino | ||
---|---|---|
katedralo [+] | ||
Koordinatoj | 47° 59′ 44″ N, 7° 51′ 8″ O (mapo)47.9955567.852222Koordinatoj: 47° 59′ 44″ N, 7° 51′ 8″ O (mapo) | |
Materialo | tajlita ŝtono [+] | |
Estiĝo | 1200 | |
Katedralo Nia Sinjorino | ||
Vikimedia Komunejo: Freiburg Minster [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Katedralo Nia Kara Sinjorino en Freiburg (aŭ Katedralo de Freiburg) estas la katolika ĉefpreĝejo de Freiburg im Breisgau. Ĝi estis konstruita en romanika kaj plejparte en gotika stilo, la laboroj finiĝis en 1513. La 116 m altan gotikan turon la arthistoriisto Jacob Burckhardt taksis "la plej belan spajron de Kristanejo".
Dum la bombatako en la Dua mondmilito (la 27-an de novembro 1944) ĝi restis preskaŭ sendifekta, kvankam la ĉirkaŭaj konstruaĵoj estis vaste detruitaj.[1] [2] Ankaŭ la vitraloj konserviĝis en originala stato.
De la 1960-aj jaroj la katedralo preskaŭ ĉiam estis rekonstruata, por savi aŭ anstataŭi ŝtonojn disfalantajn pro acida pluvo. Nuna stato: multaj el la gotikaj statuoj kaj skulptaĵoj intertempe estas anstataŭigitaj, kelkaj originalaj skulptaĵoj, aparte 11 profetoj troviĝas en Augustinermuseum.
(ĉiuj verkoj en la germana)
47° 59′ 44″ N 7° 51′ 8″ O / 47.99556 °N, 7.85222 °O (mapo)