Kelč

Estas ankaŭ MelčTelč.
Koordinatoj: 49° 28′ 43″ N 17° 48′ 57″ O / 49.47861 °N, 17.81583 °O / 49.47861; 17.81583 (mapo)
Kelč
germane Keltsch
urbo
Placo en Kelč
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kelč
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Valašské Meziříčí
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Subbeskida montetaro
Rivero Juhyně
Situo Kelč
 - alteco 307 m s. m.
 - koordinatoj 49° 28′ 43″ N 17° 48′ 57″ O / 49.47861 °N, 17.81583 °O / 49.47861; 17.81583 (mapo)
Areo 27,85 km² (2 785 ha)
Loĝantaro 2 686 (2024)
Denseco 96,45 loĝ./km²
Unua skribmencio 1131
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 756 43
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 542989
Katastraj teritorioj 6
Partoj de urbo 5
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kelč
Retpaĝo: www.kelc.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Kelč estas urbo en distrikto Vsetín en Ĉeĥio, troviĝanta sur limoj inter Hanakio kaj Valaĥio. Kelč estas samtempe ankaŭ unu el plej junaj urboj de Ĉeĥio, ĉar nur la 1-an de julio 1994 estis redonita al Kelč statuton de urbo. Ĉi tie vivas 2 686 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kladeruby, Komárno, Dolní Těšice, Horní Těšice, Zámrsky, Hustopeče nad Bečvou, Milotice nad Bečvou, Provodovice, Rouské, Loučka, Police kaj Kunovice.

La plej malnovaj spuroj de restado de homo sur la teritorio de la hodiaŭa Kelč estas el pli frua ŝtonepoko. La unuaj sidejoj de neolitaj agrikulturistoj estiĝadis proksimume antaŭ 5000 jaroj antaŭ Kristo. La koneksa historia loĝigo de la hodiaŭa Kelč komenciĝas iam ĉirkaŭ la jaro 1000.

Kelč atingis grandan ekfloron dum episkopo Bruno el Schauenburg, kiam estis reordigita la tuta ĝisnuna sideja spaco de la urbo, fondita nova urbo Kelč kun nova placo, fondita vilaĝo Posvátno, kies memstareco daŭris ĝis la jaro 1850.

Dum husanaj militoj komence de la 15-a jarcento Kelč estis tre dezertigita. La ekonomia situo komencas pliboniĝi nur de duono de la 16-a jarcento. Granda sukceso de la urbo estis akiro de bierfarejo. En 1617 urbo elč fariĝas eĉ luiganto de la tuta sinjorujo. Promeseman ekfloron de la urbo finigis nur la tridekjara milito en la 1-a duono de la 17-a jarcento. Post la tridekjara milito falo de Kelč daŭrigis. La urbo perdis plimulton de siaj privilegioj kaj ĝi sinkis preskaŭ je nivelo de ordinara vilaĝo. La markigo de Kelč kiel urbo Kelč sukcesis denove realigi nur fine de la 18-a jarcento. Komence de la 19-a jarcento en la urbo disvastiĝis produktado de pipoj.

Post liberigo fine de la dua mondmilito en 1945 estis en Kelč establita loka nacia komitato. Kiam en 1954 estis establataj urbaj naciaj komitatoj, tiama distrikta nacia komitato en Valašské Meziříčí ne agnoskis al Kelč tiun ĉi statuton kaj ankaŭ pli postaj petoj je renovigo de la statuto de urbo estis senrezultaj. Renovigi la statuton de urbo Kelč sukcesis nur en la jaro 1994.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 320
18803 593
18903 504
19003 282
19103 277
19213 063
JaroLoĝantoj
19303 048
19502 775
19612 820
19702 625
19802 479
19912 599
JaroLoĝantoj
20012 581
20142 653
20162 675
20172 664
20182 678
20192 689
JaroLoĝantoj
20202 706
20212 578
20222 655
20232 706
20242 686