Kendari | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Indonezio vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 331 013 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 115 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 3° 58′ S, 122° 36′ O (mapo)-3.9675122.59472222222Koordinatoj: 3° 58′ S, 122° 36′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 2 m [+] | ||||
Areo | 297 km² (29 700 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kendari [+] | |||||
Kendari estas marhavena urbego de Indonezio. Ĝi situas sur la insulo Sulaveso, kaj estas la administra centro de la provinco Sudorienta Sulaveso. Laŭ stato de la jaro 2010 la urbo havis 314 812 loĝantojn kaj konsistas el dek distriktoj.
Kendari situas en sudorienta marbordo de la insulo laŭ golfo sur ebenaĵo kaj montetoj. Palopo troviĝas 289, alia provinca ĉefurbo Makassar 375, Paluo 456, Ambon 620, Manado 654, Kupango 697, Balikpapan 708, Denpasar 967, Surabajo 1150, Semarang 1389, Jogjakarto 1418, Pontianak 1537, Bandungo 1690, ĉefurbo Ĝakarto 1764, Bandar Lampung 1928, Palembang 1983, Jayapura 2015, Jambi (urbo) 2128, Batam 2139, Pekanbaru 2402, Medano 2788, Banda Aceh 3209 kilometrojn (aere) [1].
En 1831 nederlanda kartografo faris kartografian laboron en Kendari. En la sekva jaro onidire okazis fondo de Kendari, kiu baldaŭ iĝis distrikta ĉefurbo. En 1942 abrupte japanoj surteriĝis kaj tenis la urbon propra ĝis 1945.
La ekonomio de Kendari estas plejparte agrikultura kun kelkaj industriaj centroj proksime.
La loĝantoj de Kendari estas plejparte islamanoj.
Ekzistas 133 infanĝardenoj, 141 bazlernejoj, 58 mezlernejoj, 20 metiaj mezlernejoj, diversaj altlernejoj de politekniko ĝis universitatoj en Kendari aktuale en 2020.
Kendari havas tropikan pluvarbaran klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2032 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Estas entute 614 kilometroj da vojo ene de la urbolimoj, el kiuj 472 kilometroj estis asfaltitaj. Granda ponto troviĝas tra la golfo. Kendari havas internacian marhavenon kaj enlandan flughavenon.