Klimkovice | |||
germane Königsberg in Schlesien | |||
urbo | |||
Placo en Klimkovice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Klimkovice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo | ||
Administra municipo | Ostrava | ||
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio | ||
Ŝoseo | D1 | ||
- tunelo | Tunelo Klimkovice | ||
Memorindaĵo | Klimkovice | ||
Rojo | Polančice | ||
Situo | Klimkovice | ||
- koordinatoj | 49° 47′ 00″ N 18° 08′ 00″ O / 49.78333 °N, 18.13333 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 382 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 238 m s. m. | ||
Katastro | 1,423 km² (142,3 ha) Klimkovice | ||
Loĝantaro | 4 536 (2024) | ||
Denseco | 3 187,63 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1383 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 742 83 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0806 | ||
NUTS 5 | CZ0806 598739 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de urbo | 4 | ||
Bazaj setlejunuoj | 6 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Klimkovice | |||
Retpaĝo: www.mesto-klimkovice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Klimkovice estas urbo en Ĉeĥio kun 4 536 loĝantoj (2024), situanta en Ĉeĥa Silezio, 9 km de urbo Bílovec, en distrikto Ostrava-urbo en Moravia pordego.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vřesina, Čavisov, Ostrava, Olbramice, Jistebník kaj Bravantice.
La unua mencio pri la urbo estas datita en la jaro 1383. En la 19-a jarcento ĝi famiĝis kiel urbo de ŝuistoj kaj teksistoj. La urbo estis tre difektita dum liberigado dum la dua mondmilito en la jaro 1945 en konekso kun Ostrava operaco. Okcidente de la urbo situas jodsanatorioj. Ekde la jaro 1994 funkcias ĉi tie unu el la plej modernaj banlokoj en Ĉeĥio. Por kuracado estas uzata jodbroma mineralakvo el bortruoj ĉe Polanka nad Odrou.
En la 15-a jarcento estiĝis ĉi tie burgaro, alikonstruita en la jaroj 1578–1579 al renesanca kastelo. Pli malfrue ĝi estis reguligita, precipe post incendio en la jaro 1854. En la jaro 1945 ĝi denove forbrulis, renovigita ĝi estis en la jaroj 1946–1951. La plej valora parto de la ejinterno estas konservita ŝtuparejo el la jaro 1579. Empira kapelo de versajla tipo devenas el la 19-a jarcento, tombejpreĝejo de La plej sankta Triopo estas el la 16-a jarcento. En placo estas konservita arkado el la 16-a jarcento. Hospitalo estas el la 17-a jarcento.
En la urbo troviĝas ankaŭ muzeo kun patrujgrafiaj kolektaĵoj. En la jaroj 1918–1934 ĉi tie restadis verkistino Jarmila Glazarová (al la urbo ligas ŝiaj romanoj Jaroj en rondo kaj Lupa truo).
Proksime de la urbo troviĝas Banloko Klimkovice.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 531 |
1880 | 2 754 |
1890 | 3 003 |
1900 | 2 979 |
1910 | 3 269 |
1921 | 3 399 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 877 |
1950 | 3 689 |
1961 | 3 495 |
1970 | 3 423 |
1980 | 3 551 |
1991 | 3 628 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 3 770 |
2011 | 4 165 |
2014 | 4 371 |
2016 | 4 399 |
2017 | 4 427 |
2018 | 4 422 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 4 468 |
2020 | 4 495 |
2021 | 4 306 |
2022 | 4 469 |
2023 | 4 516 |
2024 | 4 536 |
En Klimkovice naskiĝis Vladimír Slaný.
|