Kolorfotografio estas speco de fotografio, kies rezulto estas kolora bildo.
La kolorfotografio aperis en la 1930-aj jaroj en reklama, industria kaj modofotografio, ekde 1945 ankaŭ en la fotoĵurnalismo. La kolorfotado aperis en la arta fotado ekde la 1930-aj jaroj.
Ekzistas du ĉefaj eblecoj por postprodukto de koloroj:
En la fotografio dominas la subtrakta proceso; tiam ĉiufoja farbaĵo absorbas difinitan spektran parton el la blanka lumo:
La bazfarboj estiĝas laŭ formo:
Kompare al nigrafarba fotografio, kie la arĝento absorbas la lumon relative samgrande, la unuopaj farbaĵoj posedas specifajn absorbaj kurvojn. La kolorfilmo konstruiĝas hodiaŭ el pluraj tavoloj, ekde la 1930-aj jaroj estas uzata ĉefe en tritavolaj filmoj.
La unuopaj tavoloj de la filmoj povas esti divers-sensaj laŭ spektro.
La franca Niépce de Saint-Victor evoluigis en 1860 jam proceson per kiu ĉiu filmo estis fotita sur lumsensa tavolo (heliokromio).
La 17-an de majo 1861 prezentis la skota fizikisto James Clerk Maxwell la unuan kolorfotaĵon antaŭ la Royal Institution. Tio baziĝis sur tri diapozitivoj kiuj estis fotitaj per tri farbfiltriloj (ruĝa, verda kaj blua) kaj estis projekciitaj. Similan proceson uzis Louis Ducos du Hauron kaj Charles Cros (1862-1868). Hauron patentigis eĉ uzeblan proceson, bazitan same sur trifarbaĵo (trikromio). La ortokromata fotado sukcesis ĉe Hermann Wilhelm Vogel en 1873, kiun plibonigis en 1902 Adolf Miethe kaj A. Traube per la t.n. pankromata sensado.
La fratoj Auguste kaj Louis Lumière prezentis en 1904 la aŭtokrom-platojn, bazitajn je kolorigitajn terpomaj ameloj (oranĝruĝa, verda, violeta) kaj bromarĝentaĝelatina emulsio.
La unuaj tritavolaj filmoj surmarketiĝis en 1936 de Agfa kaj Kodak.