Kompoŝtiga necesejo[1], nomata ankaŭ ekologia necesejo, senakva necesejo aŭ seka necesejo, estas latrino, kiu kompoŝtigas la ekskrementojn per aldono de dispecigitaj ligneroj, sen aldono de akvo.
La principo konsistas en kunigo de ekskrementoj, papero kaj dispecigita vegetaĵoj, lignosegaĵeretoj kaj/aŭ cindro por atingi ekvilibron inter karbono kaj nitrogeno. Ĝi funkcias sen eligo de odoraĉo, se la ekskrementoj estas kovritaj de la antaŭe cititaj materioj, kiuj blokas la fermentadon anaerobian kaj komencas la kompoŝtadon.
Kompoŝtiga necesejo estas kvazaŭ senodora, ekologia kaj ekonomia alternativo, ne nur kompare al la en evoluiĝintaj landoj kutima necesejo, sed ankaŭ kompare al latrino aŭ kemia necesejo.
La artisto kaj mediviziisto Friedensreich Hundertwasser jam postulis uzon de sekaj necesejoj, ĉar tiel estos ŝparitaj grandaj kvantoj da trinkakvo; ne nur akvopurigejoj, sed ankaŭ rubejoj estos malŝarĝitaj, ĉar la restaĵoj el akvopurigejoj, pro la enhavo de kemiaĵoj, estas deponitaj en specialaj rubejoj.[2]
La kontakto kun malbone aŭ ne kompoŝtigita homa feko povas esti riska, ĉar ĝi enhavas bakteriojn kaj aliajn malsanigaĵojn. Tial homaj ekskrementoj ne estu uzataj kiel sterko sen certigo, ke ili estas bone kompoŝtigitaj. Dum kompoŝtado la stako povas atingi temperaturojn inter 40 kaj 50 gradoj celsiaj. La centro por alternativa teknologio (angle: Centre for Alternative Technology, CAT) en Kimrio rekomendas en malvarma modera klimato, kiel ekzemple en Britio, kie oni ne povas garantii kompletan termofilan putradon, ke homaj ekskrementoj restu almenaŭ unu jaro en kompoŝtejo. Ĝi ankaŭ rekomendas, ke homaj ekskrementoj ne estu uzataj kiel sterko por plantoj, kiuj estas rekte tuŝataj kaj manĝataj, kiel legomoj aŭ laktuko, sed metita kiel terkovrilo ĉirkaŭ fruktarbustoj aŭ arboj.
Joseph Jenkins, aŭtoro kaj proponanto de kompoŝtado de homaj ekskrementoj rekomendas la uzon de tia sterko por iaj ajn agrikulturaj plantoj.
Kelkaj sandepartementoj ne agnoskas kompoŝtajn necesujojn kiel alternativo por individuaj kloakoj (angle: septic field), kaj eĉ se kompoŝtiga necesujo estas akceptita, ofte necesas tia kloako por purigi la aliajn uzitajn akvojn.
Bone uzitaj kompoŝtigaj necesejoj bezonas nek elektron, nek akvon, kaj malpligrandigos la solidaĵojn ĝis 1 aŭ 2% de la aldonitaj organaj materialoj (feko kaj papero). Kompleta kompoŝtado estas longdaŭra proceso, kiu foje bezonas ĝis 4 aŭ 6 jaroj dum kiuj intervenas bakterioj, fungoj, vermoj kaj aliaj mikro- kaj makroorganismoj.
Multaj homoj en industriaj landoj malŝatas la ideon de kompoŝtiga necesejo, eble pro la supre menciitaj san- aŭ higiendemandoj. Tamen, per uzado de bazaj sekurreguloj, tia risko rilate al kompoŝtiga necesejo ne estas pli granda ol tiu en alia okazo, kiam kontakto kun homa ekskrementoj eblas, ekzemple dum uzo de akva necesejo, vindado de bebo aŭ baniĝo. Edukado de homoj al sekura uzo de kompoŝtigaj necesejoj estos grava faktoro por ilia akcepto en evoluiĝintaj landoj.
Akvaj necesejoj estis same suspektitaj, kiam ili ekanstataŭis noktovazojn.
Tia tipo estas la plej simpla modelo de kompoŝtiga necesejo, ĉar baze ĝi konsistas nur el sitelo. Al la ekskrementoj (feko kaj urino) kaj la papero estas aldonitaj ligneroj (segrestaĵoj, rabotaĵoj, dispremitaj kaj sekigitaj vegetaĵoj, ...) kaj cindroj por atingi ekvilibron inter karbono kaj azoto en la rezulta miksaĵo. Tiel eblas bloki la fermentadon anaeroban kaj komencigi la kompoŝtadon. La akvo de la urino helpas konstitui miksaĵon kompoŝtiĝivan. La foresto de odoro dependas de la malseketo de la miksaĵo, tro da malseko ĉe la fundo estigos anaeroban kaj odoraĉan putradon.
Kvankam la kosto de tia necesejo estas malaltega, necesas trovi sufiĉe da rabotaĵoj aŭ segrestaĵoj kaj stoki ilin proksime. Necesas certiĝi, ke la ligno ne estis traktita per kemiaĵoj. La ĉiujare necesa kvanto por tri aŭ kvarpersona familio situas inter unu kaj du kubaj metroj.
Necesas trovi lokon ekster la loĝejo por la kompoŝtado aŭ evakui la miksaĵojn en ekologiaj sakoj al komunumaj kompoŝtejoj.
La sitelo povas esti el plasto (prefere poliuretano) aŭ el nerustiĝema ŝtalo. Ĝi estu lavita je ĉiu malplenigo aŭ tegita de ekologia kompoŝtebla sako.
En seka disiga necesejo oni disigas urinon de feko. La urino estas aŭ fluigita al rezervujo aŭ rekte al la kloako. Urino estas senĝerma kaj tiel povas esti uzata kiel sterko en la ĝardeno. Feko kaj neceseja papero falas en ujon sub la necesejo. Specifa higiena klapo fermas tiun ujon. La enhavo povas esti kompoŝtigata.
Laŭ sekva traktado de la ekskrementoj, disigaj necesejoj diferenciĝas:
Se la disiga necesejo havas aereltiran sistemon (prefere kun ventumilo) la uzo estas, pro la negativa premo, ankoraŭ malpli odora ol ĉe kutima necesejo.
Sekaj necesejoj ekzistis jam dum antikvo. Ĝis la fino de la 20-a jarcento oni uzis ilin en Eŭropo ĉefe en vilaĝoj en formo de simpla latrino. Tia formo tamen havis la grandan malavantaĝon de odoraĉo, kiu survenis pro nealdonita ligneca materialo.
Sur kastelaj muroj videblas necesejaj alkonstruaĵoj. En biendomoj, latrino foje troviĝis en la supera etaĝo kaj la ekskrementoj falis rekte sur la sterkejon.
Ĝis fine de la 20-a jarcento ekzistis en multaj urboj en Germanio disigaj necesejoj sekaj. Urino falis laŭ tiel nomata arĝila muro. Ekzemple en Hamburgo ekzistis popularaj restoracioj, kie urino fluis el la necesejo en la supera etaĝo al argila muro en la malantaŭa korto. La muro absorbis la urinon kaj elkristaligis pro la vaporiĝinta humideco salpetron. La salpetro estis forskrapita de la muro fare de salpetristoj. Pro la malkovro de la ĉilia salpetro mortis tiu profesio. Ĉirkaŭ samtempe forpuŝis la argilajn murojn la akvaj necesejoj.
En Svedio evoluis senakva disiga necesejo, kiu disigas likvajn kaj mallikvajn ekskrementojn.
En Svedio kaj en Ĉinio ekzistas pluraj kampanjoj en malgrandaj urboj por akceptigi kompoŝtigajn necesejojn. Tian sistemon oni uzas ankaŭ en Freiburg, Germanio. La forĵetaĵoj estas kompoŝtigataj por agrikultura aŭ hejma uzo kaj produkto de metano. Sufiĉe granda kvanto de fekaĵoj ebligas produkton de metano por hejma uzo (hejtado, kuirado, ktp.) kaj de elektro per malgranda generatoro.
En Francio oni disponigis sekajn necesejojn al la 30.000 vizitantoj de la granda ekologia kunveno "Primvère" en Liono la 20-an, 21-an kaj 22-an de februaro 2004.[3].
Same okazis dum ekologia festivalo organizata de la asocio Heol, de la 20-a ĝis la 22-a de julio 2007 ĉe Châteaubriant, Loire-Atlantique[4].
|