Konrad Vitz | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1400 en Rottweil |
Morto | 30-an de novembro 1444 (44-jaraĝa) en Bazelo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio Germanio Princepiskoplando Bazelo ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |
Verkoj | The Miraculous Draft of Fishes |
Konrad VITZ (germane Konrad WITZ; naskiĝis ĉirkaŭ 1400 en Rottweil, Germanujo; mortis antaŭ 1447) estis tre fama pentristo ekde ĉirkaŭ 1434 en Bazelo, Svisujo kaj en tuta Eŭropo.
En jaro 1434 li venis de Rottweil al la koncilia urbo Bazelo, li trovis edzinon Ursula kaj aĉetis domon en Bazelo en jaro 1435. Li havis plurajn gefilojn, sed nur la filinon Katharina postvivis la familion kaj Katharina iris en bazela monaĥejo kaj donis la familian riĉaĵon al monaĥejo kaj mortis kun ĉirkaŭ 35 jaroj.
Konrad Vitz pentris bildojn por altaroj. Vidu pri detaloj en la tre granda bela katalogo en germana kaj angla lingvoj de bazela ekspozicio de 6a de marto ĝis 3a de julio 2011.