La Kontraŭtrusta Akto de Sherman [Ŝerman] (angle Sherman Antitrust Act) estis la unua jurfonto por la usona konkura juro, kontraŭ limigo de la merkato per merkata monopolo.
La leĝo estis nomata laŭ John Sherman kaj ekvalida en 1890. Bazo por la leĝfarado estis la rapida evoluo de la ekonomio en Usono kaj samtempa estiĝo de monopoloj (ekz.. Standard Oil Company, Carnegie Steel Company, Accessory Transit Company) kiuj eluzis sian merkatan monopolan pozicion kaj pretendis altajn prezojn. Post akcepto de la leĝo, ĝi estis apenaŭ uzata, unuafoje la prezidento Theodore Roosevelt daŭrigis fortan aplikon de la akto.
La leĝon sekvis en 1914 la Akto de Clayton [Klejton], kiu kompletigis la leĝon kaj precizigis ĝin.
La leĝo entenis ĝeneralan malpermeson pri monopolformiĝo. Plue, la leĝo malpermesis la horizontalan kaj vertikalan merkatan interkonsenton. La leĝo ankaŭ donis eblecon pri trastrukturado, t.e. la monopola entrepreno povis esti dividita inter certaj antaŭkondiĉoj. La leĝo antaŭvidis punon en sumo de ĝis 5.000 USD kaj/aŭ enprizoniĝon ĝis unu jaro. Pli poste la puno iĝis altigita (stato 2005) ĝis 10 milionoj da USD por entrepreno kaj 1.000.000 US-$ kaj/aŭ 10-jara prizono por natura persono.